Venezuela ministro pri eksterlandaj aferoj urĝis opozicion sin liberigi de dependo sur Usono

(GMT+08:00) 2019-02-13 13:30:57     Redaktoro:Yu

Venezuela ministro pri eksterlandaj aferoj Jorge Arreaza marde urĝis la opozicion sin liberigi de la dependo sur Usono kaj solvi la nunan politikan demandon en paca maniero.

Arreaza faris la rimarkojn en gazetara konferenco en la sidejo de la UN en Nov-Jorko. Li diris, ke la venezuela konstitucio liveras diversajn vojojn al politika solvado, kaj ĉiuj elektoj povas esti diskuteblaj ĉe la tablo de intertraktado, kaj neniu antaŭkondiĉo estos starigita por la intertraktado.

Arreaza diris, ke la opozicio povas konsideri la mekanismon proponitan de Meksiko kaj Urugvajo kaj rigardi ĝin kiel eblan vojon al politika intertraktado. Li aldonis, ke antaŭ nelonge li interparolis kun ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres, kaj la lasta esprimis sian subtenon al traktado de la venezuela demando per multflanka dialogo kaj en paca maniero.

 

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin