Tradicia infankanto pri Printempa Festo

(GMT+08:00) 2019-02-13 17:22:01     Redaktoro:祃璟琳

La Printempa Festo estas la unua tago de la ĉina lunkalendaro.

Kiam proksimiĝas la Printempa Festo, ĉinoj estas tre okupitaj. Ili aĉetas varojn, purigas domojn, kuiras tradiciajn manĝaĵojn, algluas paperpecojn kun surskribita versoduo de la Printempa Festo kaj novjarajn bildojn. Por la festo la plej grava estas familia festeno en jarfina vespero. La ĉefa manĝaĵo estas ĝjaŭzi-o. Ĝjaŭzi-o simbolas rekuniĝon kaj bonan aŭguron. Ĉiuj familianoj kolektiĝas kaj kune ĝuas familian tempon.

En la novjara tago ĉiuj en novaj vestoj vizitas parencojn kaj salutas unu alian, kaj pliaĝuloj donacas monon al infanoj, esprimante bondezirojn. Oni vizitas foirojn kun folkloraj programoj en parkoj, donas prezentadon, kaj rigardas lanternojn. La celebrado daŭras ĉirkaŭ duonmonaton.

Ni kutime nomas la tagon Xiaonian,

En Ĉinio estas tradicia popolkanto, kiu priskribas la preparadon por la festo.

Infaneto, ne frandemu, venas la Printempa Festo tuj post la oka tago de la 12a monato de la lunkalendara jaro.

La 23an de la 12-a monato laŭ la luna kalendaro ni manĝas dolĉaĵon.

La 24an ni faras grandan purigon.

La 25an ni faras toŭfuon.

La 26an ni kuiras viandon.

La 27an ni preparas kokaĵon

La 28an ni preparas fermentintan paston.

La 29an ni vaporkuiris mantoon

La 30an ni tranoktas ĝis la festo.

La 1an ni ĝoje vizitas parencojn.

Eĉ ĉe la landlimoj, garnizonantaj soldatoj pendigis ruĝajn lanternojn celebre al la Printempa Festo, donante bondezirojn al la patrolando kaj la popolo.

Ĉijare ankaŭ la Imperiestra Palaco sin dezajnis kun densa festa etoso por maksimume restarigis la scenon de la Printempa Festo en la Dinastio Qing. La 6an de januaro, la Muzeo de Imperiestra Palaco okazigis ekspozicion celebre al la Printempa Festo. Dum la ekspozicio la muzeo eksponas preskaŭ 900 relikvojn kaj restarigis dekorataĵojn kaj eventojn de la palaco laŭ tradiciaj kutimoj kaj moroj dum la Printempa Festo kaj vojaĝantoj povas gustumi la plej specifan ĉarmon de la Imperiestra Palaco en festo.

La ora frazo de Percy Bysshe Shelley

Se vintras, ĉu ne venos jam Printemp'? (esperantigita de Kalocsay) priskribas la deziron al printempo.

Ankaŭ multaj ĉinaj poetoj laŭdas la printempon. En Ĉinio preskaŭ ĉiuj infanoj lernas la unuan antikvan poemon pri la printempo, nomata Printempa mateno de ĉina konata poeto Meng Haoran (689-740) de dinastio Tang.

Printempa mateno

Meng Haoran (689 – 740)

La dormo printempa vekiĝon ne konas,

Matene, sed ĉie, birdpepo resonas.

Hieraŭ en nokto de pluvo kaj vento,

Ve, kiom da floroj falis en lamento?

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin