Novaĵoj (Februaro 13)

(GMT+08:00) 2019-02-13 16:36:45     Redaktoro:邱杰明

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 13a de februaro, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Pekino urĝas rilatajn landojn haltigi kalumnion kontraŭ Ĉinio pri retsekureco; Lavrov avertis Usonon ne interveni en internajn aferojn de Venezuelo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn!

Ĉinio marde urĝis rilatajn landojn ĉesi kalumnii ĝin per la ekskuzo de la tiel nomata reta spionado kaj interreta kodumo kaj haltigi agojn kaj vortojn, kiuj malutilas la interesojn de Ĉinio kaj duflankajn rilatojn.

Estis raportoj, ke kodumistoj laborantaj por la ŝtata sekureca departemento de Ĉinio rompis la reton de norvega softvara firmao, kio estas parto de la tutmonda koduma agado por ŝteli intelektan proprieton kaj kompaniajn sekretojn.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris, ke tio estas nur unu el la agadoj de iuj landoj por makuli la figuron de Ĉinio. Hua diris en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio ĉiam opinias, ke retsekureco estas tutmonda afero rilata al la komunaj interesoj de ĉiuj landoj kaj devas esti protektata per komunaj klopodoj de la internacia komunumo. Ŝi aldonis, ke Ĉinio estas firma subtenanto de retsekureco kaj rezolute oponas kaj batas ĉiajn retatakojn.

Usona aganta ministro pri defendo Patrick Shanahan marde vizitis Irakon kaj diskutis kun iraka ĉefministro Adel Abdul Mahdi pri la batalo kontraŭ terorismo kaj duflanka sekureca kunlaboro.

La usona Ministerio de Defendo tiutage publikigis deklaron, dirante, ke dum la renkontiĝo kun Mahdi, Shanahan konfirmis la usona-irakajn rilatojn de sekureca kunlaboro, kaj emfazis, ke grava punkto de la kunlaboro estas disvenki la grupon Islama Ŝtato sub la helpo de la internacia alianco por la batalo kontraŭ la Islama Ŝtato. La deklaro diris, ke la du flankoj diskutis ankaŭ pri plialtigo de la batalkapablo de la iraka sekurectrupo.

La oficejo de iraka ĉefministro diris en deklaro, ke tiutage Mahdi diskutis kun Shanahan pri rilatoj inter la du landoj, la batalo kontraŭ terorismo kaj la regiona situacio. Mahdi diris, ke Irako volas kunlabori plu kun Usono en la batalo kontraŭ terorismo, tamen la du flankoj devas respekti sekurecan interkonsenton atingitan de la du landoj, kaj la tasko de la usona armeo en Irako devas esti limigita al trejnado de la iraka sekurectrupo. Li akcentis, ke Bagdado ne akceptas la ekziston de milita bazo de iu ajn lando en Irako.

La franca Ministerio de Eksterlandaj Aferoj marde publikigis gazetaran komunikaĵon, dirante, ke franca ministro pri eksterlandaj aferoj Jean-Yves Le Drian kaj ministro pri eŭropaj aferoj Nathalie Loiseau renkontiĝis aparte kun vizitanta brita ministro pri eksterlandaj aferoj Jeremy Hunt tiutage en Parizo, kaj la franca flanko vokis al la brita flanko klare montri sian intencon pri la foriro el la Eŭropa Unio.

La komunikaĵo diris, ke la du flankoj diskutis pri la nuna periodo de la intertraktado pri la foriro de Britio el la EU, kaj la franca flanko reasertis, ke Francio kaj aliaj membroŝtatoj de la EU subtenas la interkonsenton atingitan de Britio kaj la EU, kaj ke estas tempo, ke Britio klare montru sian intencon pri la foriro.

Venezuela prezidento Nicolas Maduro diris marde posttagmeze en la ĉefurbo Karako, ke li esperas, ke lia lando estos for de milita minaco kaj konservos pacan staton.

La 12a de februaro estis la Junulara Tago de Venezuelo. Maduro diris dum parolado, ke li esperas pacon en Venezuelo, kaj ke ĉiuj venezuelanoj soifas pacon kaj esperas, ke la patrolando estos for de minacoj de milito kaj milita invado. Li ankaŭ vokis al la opozicio serĉi pacan manieron por solvi la nunan politikan krizon de Venezuelo.

Venezuela ministro pri eksterlandaj aferoj Jorge Arreaza marde urĝis la opozicion sin liberigi de la dependo sur Usono kaj solvi la nunan politikan demandon en paca maniero.

Arreaza faris la rimarkojn en gazetara konferenco en la sidejo de la UN en Nov-Jorko. Li diris, ke la venezuela konstitucio liveras diversajn vojojn al politika solvado, kaj ĉiuj elektoj povas esti diskuteblaj ĉe la tablo de intertraktado, kaj neniu antaŭkondiĉo estos starigita por la intertraktado.

Avizo publikigita de la retejo de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergey Lavrov marde telefone konversaciis kun usona ŝtatsekretario Mike Pompeo, avertante Usonon ne interveni en la internajn aferojn de Venezuelo. Li diris, ke la humanitara helpo de Usono al Venezuelo celas rompi la stabilecon de la lando.

La avizo diris, ke parolante pri gravaj diplomatiaj demandoj, Lavrov avertis Usonon ne interveni en la internajn aferojn de Venezuelo per milita ago kaj iu ajn alia rimedo, sed Vaŝingtono minacis tiel agi spite al internacia leĝo. La rusa flanko esprimis sian volon okazigi konsiliĝon pri la venezuela demando laŭ principoj de la Ĉarto de la UN.

La jemena novaĵ-agentejo SABA marde raportis, ke jemena prezidento Abdu-Rabbu Mansour Hadi tiutage urĝis fiksi horaron por efektivigo de la interkonsento atingita de la jemena registaro kaj la ribela grupo Houthi en Svedio en decembro de 2018.

Hadi emfazis la gravecon de la horaro por efektivigo de la interkonsento dum renkontiĝo kun speciala sendito de la UN pri Jemeno Martin Griffiths en la saud-arabia ĉefurbo Riado. Li diris, ke efektivigo de la interkonsento pri batalhalto kaj retiro de trupoj en la urbo Hodeidah estas la bazo por realigo de paco kaj restarigo de reciproka fido inter la du flankoj. Li kritikis la ribelan grupon Houthi, ke ĝi prokrastis efektivigon de la interkonsento.

La jemena registaro marde publikigis deklaron, dirante, ke de post la validiĝo de la interkonsento pri batalhalto en la urbo Hodeidah en la lasta decembro, entute 76 civiluloj estis mortigitaj pro la malobservo de la interkonsento fare de la ribela grupo Houthi.

La deklaro diris, ke ekde la 18a de decembro, la ribela grupo Houthi malobservis la interkonsenton pri batalhalto pli ol mil fojojn, kaŭzante la morton de 76 civiluloj kaj vundiĝon de proksimume 500 aliaj. La deklaro aldonis, ke la grupo ĉiam malobservis la interkonsenton. Ili atakis tendarojn de la registara armeo, publikajn instalaĵojn kaj civilajn loĝejojn, minis ĉirkaŭaĵojn de ĉefaj vojoj kaj starigis obstaklojn ĉe enirejoj de ŝoseoj en la urbo Hodeidah.

Estis raporto, ke ankaŭ la ribela grupo Houthi akuzis la jemenan registaran armeon kaj la multlandan aliancon gvidatan de Saud-Arabio pri malobservo de la interkonsento pri batalhalto en Hodeidah kaj atakoj al civilaj loĝejoj, farmobienoj kaj urbaj instalaĵoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin