Usona kaj rusa ministroj pri eksterlandaj aferoj telefone diskutis pri internaciaj demandoj

(GMT+08:00) 2019-02-14 13:45:19     Redaktoro:Yu

La usona Ŝtata Departemento merkrede publikigis deklaron, dirante, ke ŝtata sekretario Mike Pompeo marde telefone konversaciis kun rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergey Lavrov, kaj la du flankoj diskutis pri internaciaj demandoj.

La deklaro diris, ke en la interparolado, Pompeo reasertis la rezolutecon de Usono pri efektivigo de sankcioj kontraŭ Rusio pro la veneniĝo de eksa rusa sekreta agento Sergei Skripal kaj lia filino en Britio, kaj refoje akuzis Rusion pri uzo de kemia armilo en tiu ĉi okazaĵo. Pompeo ankaŭ akcentis, ke Traktato pri la Mezdistanca Balista Misilo eksvalidiĝos post ses monatoj ekde la 2a de februaro, escepte se Rusio revenos al plena kaj kontrolebla observo de la traktato.

Komunikaĵo publikigita de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke Lavrov telefone konversaciis kun Pompeo laŭ la invito, kaj ili diskutis pri la situacio en Venezuelo, kaj la sankcioj adoptitaj de Usono kontraŭ Rusio pro la veneniĝo de Skripal. Lavrov diris, ke la sankcioj malbonigos la duflankajn rilatojn kaj venenos la atmosferon en la internacia scenejo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin