Ĝenerala sekretario de NATO renkontiĝos kun Lavrov en Munkeno

(GMT+08:00) 2019-02-14 14:06:53     Redaktoro:Yu
Ĝenerala sekretario de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO) Jens Stoltenberg anoncis merkrede en Bruselo, ke li renkontiĝos kun rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov dum la Munkena Sekureca Konferenco, kiu malfermiĝos vendrede, por traktadi pri aferoj koncernaj al Traktato pri la Mezdistanca Balista Misilo.

Ministroj pri defendoj el membro de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo komencis la du-tagan kunvenon merkrede en Bruselo por diskuti pri perspektivo de Traktato pri la Mezdistanca Balista Misilo, kolektiva sekureco de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo kaj kunlaboro inter la organizo kaj la Eŭropa Unio.

La 1an de februaro, la usona Ŝtata Departemento anoncis, ke ekde la 2a de februaro Usono ĉesos plenumi Traktaton pri la Mezdistanca Balista Misilo, kaj tiel ĝi komencos la procezon de retiro el la traktato. En la sekva tago, rusa prezidento Vladimir Putin deklaris, ke Rusio portempe ne plenumos sian devon sub la traktato, nek proponos novan rilatan internacian intertraktadon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin