Konferenco pri Mez-Oriento alportos pacon?

(GMT+08:00) 2019-02-14 19:04:53     Redaktoro:Yu

Ministra konferenco pri Mez-Oriento fermiĝis ĵaŭde en la pola ĉefurbo Varsovio. La konferenco kunorganizita de Usono kaj Pollando fakte estis sub la dominado de Usono. Kun la temo "akceli estontecan pacon kaj sekurecon de Mez-Oriento, ĝi fokusiĝis efektive pri traktado de minacoj de Irano al la regiono. Irano esprimis fortan malkontenton. Rusio rifuzis ĉeesti la konferencon, kaj Britio, Francio kaj Germanio estis indiferentaj pri ĝi.

Estis ekster la atendo, ke Pollando gastigis la konferencon, ĉar tiu ago certe povas difekti rilatojn inter Pollando kaj Irano. Dum la Dua Mondmilito, ĉirkaŭ 100 mil poloj sub la regado de la nazia Germanio rifuĝis al Irano, kaj la lando fariĝis la finloko de la vivo de multaj poloj. En iuj lokoj en Irano restas polaj tombejoj. Irana ministro pri eksterlandaj aferoj riproĉis Pollandon, ke ili estas nedankemaj. Irano ankaŭ nuligis la planitan festivalon de polaj filmoj.

Kial Pollando gastigis la konferencon? La ĉefa kialo estas konservi proksimajn rilatojn kun Usono. Delonge estas streĉeco inter Pollando kaj Rusio, kaj Pollando deziras rezisti al Rusio per la subteno de Usono. Laŭ plano, en aprilo de la kuranta jaro, Usono malfermos novan militan bazon en Pollando, kaj ĝuste pro tio Pollando submetiĝis al Usono malgraŭ la malkontento de Irano.

Krome, la konferenco eble kaŭzos malakordon inter Irano kaj Eŭropo, sed ne povas transponti la malkonsentojn inter Usono kaj Eŭropo pri la demando de Irano.

La varsovia konferenco estis bojkotita de tre multaj landoj, kio reflektis seriozajn malkonsentojn de la internacia komunumo pri Irano kaj indikis, ke estas malfacile atingebla la usona celo forĝi aliancon kontraŭ Irano en mallonga tempo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin