Jiangsu: rearanĝi strukturon kaj plibonigi popolan vivtenon

(GMT+08:00) 2019-02-14 15:01:46     Redaktoro:邱杰明

Lastatempe estis raporto pri la ekonomia disvolviĝo de la provinco Jiangsu. En la jaro 2018, la malneta regiona produkto atingis 9 260 miliardojn da juanoj, kreskis je 6,7% kompare kun la antaŭa jaro.

De la jaro 2013, la jara produkto de strategiaj emerĝantaj industrioj averaĝe kreskis je pli ol 10%, kaj la proporcio de altteknologiaj industrioj kreskis de 37% ĝis 43,8% en 2018.

Qi Biao, vicdirektoro de la provinca komisiono pri disvolvado kaj reformo, diris, ke ili prenis rimedojn por optimigi la industrian strukturon kaj fortigi teknologian novigadon, kun la celo konstrui sendependan modernan industrian sistemon kaj puŝi industrion disvolviĝi al meza aŭ alta nivelo de la internacia valorĉeno.

Por altkvalita disvolviĝo de la socio kaj ekonomio, la provinco Jiangsu koncentris fortojn por antaŭenpuŝi urbanizadon dum la pasintaj 5 jaroj.

La fakulo pri agrikultura tekniko Zhao Yafu diris, ke li memoras la paroladon de prezidanto Xi en la lastjara sesio de la Nacia Popola Kongreso. Xi diris, ke urbanizado kaj agrikultura modernigo devas esti paralele antaŭenigitaj, kaj tuteca planado devas esti farita por la disvolvado de urboj kaj la kamparo, ĉar tio estas la grava demando.

Prezidanto Xi diris, ke oni devas stabile kaj aktive antaŭenpuŝi urbanizadon, kaj bona interagado devas esti inter industriigo kaj urbanizado kaj akordo inter urbanizado kaj agrikultura modernigo.

Ĉi-jare, Jiangsu planas transformi 620 vilaĝojn en la regiona Subei por plibonigi la vivkondiĉon de 300 mil loĝantoj en tri jaroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin