Novaĵoj (Februaro 14)

(GMT+08:00) 2019-02-14 16:41:22     Redaktoro:邱杰明

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 14a de februaro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio kaj Usono komencis novan duflankan ekonomian kaj komercan konsiliĝon; Usono efektivigas novajn sankciojn kontraŭ iranaj entoj kaj individuoj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn!

Ĵaŭde antaŭtagmeze en Pekino, Ĉinio kaj Usono komencis novan duflankan altnivelan ekonomian kaj komercan konsiliĝon. La malferman ceremonion prezidis ĉina vicĉefministro Liu He, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj estro de la ĉina flanko por la ĉina-usona ampleksa ekonomia dialogo, kune kun usona komerca reprezentanto Robert Lighthizer kaj ministro pri financo Steven Mnuchin. La nova duflanka ekonomia kaj komerca konsiliĝo finiĝos vendrede.

Ĉinio diris merkrede, ke ĝi esperas, ke rilataj amaskomunikiloj raportos novaĵojn laŭ la principoj de objektiveco kaj justeco.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying faris la rimarkojn, kiam ŝi respondis demandon pri la raporto de la usona ĵurnalo The Wall Street Journal, kiu diris, ke ĉinaj diplomatoj kontaktis reprezentantojn de la venezuela opozicio en Vaŝingtono.

Hua diris en gazetara konferenco, ke lastatempe iuj amaskomunikiloj fabrikis falsajn novaĵojn, kaj ŝi ne scias, kio estas la celo. Ŝi diris, ke la ĉina flanko esperas, ke rilataj amaskomunikiloj raportos novaĵojn laŭ la principoj de objektiveco kaj justeco. Ŝi aldonis, ke pri la nuna venezuela demando, Ĉinio rekomendas al partioj de Venezuelo serĉi politikan traktadon per dialogo kaj konsiliĝo.

Donitaĵoj de la ĉina dogano montris, ke en januaro, la eksterlanda varkomerco de Ĉinio kreskis per 8,7% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro kaj kalkuliĝis al 2,73 duilionoj da juanoj.

La Ĝenerala Dogana Administracio diris, ke en la lasta monato, eksportado kreskis per 13,9% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro kaj atingis 1 500 miliardojn da juanoj, kaj importado kreskis per 2,9% kaj kalkuliĝis al 1 230 miliardoj da juanoj.

Eksportado kaj importado de produktoj sub la ĝenerala komerca kategorio kreskis per 13% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, kaj kalkuliĝis al 1 660 miliardoj da juanoj, okupante 60,9% de la totala eksterlanda komerco.

La Oficejo pri Regado de Fremdlandaj Aktivoj sub la Usona Ministerio de Financo marde anoncis novajn sankciojn kontraŭ du iranaj entoj kaj rilataj individuoj, asertante, ke tiuj entoj kaj individuoj estas suspektataj pri malica interreta agado kontraŭ usonaj civitanoj kaj spionado.

Laŭ deklaro publikigita de la Ministerio de Financo, irana organizo, nomata Nova Horizonto, okazigis internacian kunvenon, varbante laborantojn por rilataj iranaj departementoj kaj liverante platformon por kolektado de informoj, kaj tiel fremdlandaj ĉeestantoj de la kunveno, inkluzive de usonaj civitanoj, fariĝis celoj de iranaj sekretaj agentoj. Kvar individuoj estis enskribitaj en la liston de sankcioj pro siaj rilatoj kun tiu irana ento.

Ankaŭ alia irana ento kaj kvin koncernaj individuoj estis enigitaj en la liston pro la akuzo pri malica interreta agado kontraŭ eksaj kaj servantaj laborantoj de la registaro kaj armeo de Usono.

La deklaro diris, ke aktivoj de tiuj enlistigitaj entoj kaj individuoj en Usono estos frostigitaj, kaj usonanoj estos malpermesitaj al komerco kun ili.

La usona Ŝtata Departemento merkrede publikigis deklaron, dirante, ke ŝtata sekretario Mike Pompeo marde telefone konversaciis kun rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergey Lavrov, kaj la du flankoj diskutis pri internaciaj demandoj.

La deklaro diris, ke en la interparolado, Pompeo reasertis la rezolutecon de Usono pri efektivigo de sankcioj kontraŭ Rusio pro la veneniĝo de eksa rusa sekreta agento Sergei Skripal kaj lia filino en Britio, kaj refoje akuzis Rusion pri uzo de kemia armilo en tiu ĉi okazaĵo. Pompeo ankaŭ akcentis, ke Traktato pri Mezdistanca Balista Misilo eksvalidiĝos post ses monatoj ekde la 2a de februaro, escepte se Rusio revenos al plena kaj kontrolebla observo de la traktato.

Komunikaĵo publikigita de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke Lavrov telefone konversaciis kun Pompeo laŭ la invito, kaj ili diskutis pri la situacio en Venezuelo, kaj la sankcioj adoptitaj de Usono kontraŭ Rusio pro la veneniĝo de Skripal. Lavrov diris, ke la sankcioj malbonigos la duflankajn rilatojn kaj venenos la atmosferon en la internacia scenejo.

Ĝenerala sekretario de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO) Jens Stoltenberg anoncis merkrede en Bruselo, ke li renkontiĝos kun rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov dum la Munkena Sekureca Konferenco, kiu malfermiĝos vendrede, por traktadi pri aferoj koncernaj al Traktato pri la Mezdistanca Balista Misilo.

Ministroj pri defendo el membroj de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo komencis la du-tagan kunvenon merkrede en Bruselo por diskuti pri perspektivo de Traktato pri la Mezdistanca Balista Misilo, kolektiva sekureco de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo kaj kunlaboro inter la organizo kaj la Eŭropa Unio.

La 1an de februaro, la usona Ŝtata Departemento anoncis, ke ekde la 2a de februaro Usono ĉesos plenumi Traktaton pri la Mezdistanca Balista Misilo, kaj tiel ĝi komencos la procezon de retiro el la traktato. En la sekva tago, rusa prezidento Vladimir Putin deklaris, ke Rusio portempe ne plenumos sian devon sub la traktato, nek proponos novan rilatan internacian intertraktadon.

Irana oficiala novaĵ-agentejo raportis merkrede, ke la Irana Islama Revolucia Gvardio diris en deklaro, ke tiutage suicida atako kontraŭ buso portanta sekurecan trupon en la irana sudorienta provinco Sistan kaj Baluchestan mortigis almenaŭ 20 homojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin