Trump deklaros krizostaton de Usono

(GMT+08:00) 2019-02-15 12:06:31     Redaktoro:Selena

La Blanka Domo ĵaŭde publikigis deklaron, dirante, ke usona prezidento Donald Trump subskribos leĝprojekton pri monasigno kaj uzos administrajn rimedojn, inkluzive de deklaro pri krizostato de la lando, por malebligi nacisekurecan kaj humanitaran krizon ĉe la landlimo.

Nancy Pelosi, demokrato kaj prezidanto de la Ĉambro de Reprezentantoj, diris poste, ke la situacio ĉe la landlimo inter Usono kaj Meksiko ne estas kriza, kaj ŝi taksos leĝan rimedon prenotan kontraŭ tio.

La leĝprojekto pri monasigno estos aprobita de la usona Kongreso en tiu tago. Ĝi permesos asigni monon al kvarono de registaraj departementoj ĝis la 30a de septembro. Se ĝi estos senprokraste subskribita, tiuj departementoj evitos la embarason de denova fermiĝo pro elĉerpiĝo de mono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin