Saluton el Poznano

(GMT+08:00) 2019-02-19 13:34:39     Redaktoro:Ĝoja
Lastatempe okazis la februara interlingvistika sesio (02-08.02.2019), dume studentoj el diversaj landoj kaj poznanaj esperantistoj donis saluton kaj bondeziron!


Komuna foto en komuna vespero

Fondita en 1997 kadre de la Lingvistika Instituto (Fakultato pri Moderna Filologio) de UAM (Universitato Adam Mickiewicz, Poznano) la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj startigis sian unuan grupon en 1998 kaj daŭre ĉiun trian jaron la sekvan. La studoj daŭas 3 jarojn kun po unusemajnaj restadoj en UAM en ĉiuj semestroj. En la nuna grupo estas studentoj el Ĉinio, Sud-Koreio, Usono, Brazilo, Francio, Germanio, Hispanio kaj Rusio. La gvidanto de la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj estas profesoro Ilona Koutny.

La februara sesio

La februara sesio

Jen raporto laŭ Ilona Koutny pri la februara interlingvistika sesio.

Interkulturaj diskutoj en Poznano

La februara interlingvistika sesio de UAM (02-08.02.2019) donis lokon al interesaj interkulturaj konfrontoj, ja la 10 gestudentoj alvenis el 8 landoj (Brazilo, Ĉinio, Francio, Germanio, Hispanio, Koreio, Rusio kaj Usono). En familia etoso okazis la diskutoj dum la kursoj de Ilona Koutny, gvidantino de la Studoj. Enkadre de aplikata lingvistiko aperis temoj kiel tradukado el kaj al esperanto, leksikografio kaj terminologio, komputa lingvistiko, lingva planado kaj seksismo en la lingvo en diversaj landoj.

Pragmatiko koncentriĝis al la lingva formo de ĝentileco en diversaj kuntekstoj kaj sociaj rilatoj de la interparolantoj, ni komparis la influon de kulturo al diversaj lingvoj kaj serĉis spurojn en esperanto. Ni spertis kiel eblas agi per lingvo de promeso ĝis agresemo.

Enkadre de esperanta gramatiko la partoprenantoj esploris la signiforilatojn inter vortoj kaj malkovris esperantajn frazeologiaĵojn, ili serĉis eblajn lingvotavolojn en esperanto. La deveno kaj evoluo de esperanto estis prezentata. La konata eldonisto (Sezonoj) kaj verkisto Aleksander Korĵenkov skizis la historion de la esperanto-movado.

La komuna vespero estis gaja kun la kontribuo de la gestudentoj (deklamoj, kantoj kaj ludoj). La sesion akompanis agrabla turismado en Vroclavo kun la helpo de lokaj esperantistoj.

Studentoj kun esperantistoj de Vroclavo

Jen studentoj de la nuna grupo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin