Brita parlamento vetois mocion de ĉefministro Theresa May

(GMT+08:00) 2019-02-15 12:41:49     Redaktoro:Yu

La brita Ĉambro de Deputitoj ĵaŭde voĉdonis kontraŭ mocio prezentita de ĉefministro Theresa May, kiu postulas ĝian subtenon al revizio de intertraktado pri la retiro el la Eŭropa Unio.

Partaj parlamentanoj el la reganta Konservativa Partio, kiuj subtenas la retiron de Britio el la EU, sin detenis en la voĉdono pro sia maltrankvilo, ke la mocio eble puŝos Brition elimini la eblecon de seninterkonsenta foriro el la EU, kaj tiel la procezo estos prokrastita. Analizantoj opiniis, ke la voĉdono ne havas leĝan devigan forton, tamen ĝi reflektas grandan internan malkonsenton pri la retiro el la EU en la Konservativa Partio kaj difektos la kredindecon de la brita registaro en la intertraktado kun la EU.

En la fino de januaro, la brita parlamento adoptis reviziitan projekton koncernan al la interkonsento pri la retiro el la EU, postulante, ke ĉefministro May traktadu plu kun la EU por revizii la enhavon pri irlanda landlimo en la interkonsento.

 

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin