Usona kaj sud-korea ministroj pri eksterlandaj aferoj diskutis pri sennukleigo de Korea Duoninsulo

(GMT+08:00) 2019-02-15 13:46:51     Redaktoro:Yu
Ĵaŭde en la pola ĉefurbo Varsovio, usona ŝtatsekretario Mike Pompeo renkontiĝis kun sud-korea ministro pri eksterlandaj aferoj Kang Kyung-wha. La du flankoj diskutis pri sennukleigo de la Korea Duoninsulo.

La usona Ŝtata Departemento publikigis deklaron, dirante, ke Pompeo kaj Kang diskutis pri klopodoj, kiuj celas puŝi la duoninsulon realigi definitivan kaj komplete kontrolitan sennukleigon, kaj informis unu la alian pri siaj kontaktoj kun la Korea Demokratia Popola Respubliko. Ambaŭ esprimis la volon sindediĉi plu al la triflanka kunlaboro de Usono, Japanio kaj Sud-Koreio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin