Venezuelo kolektas internacian subtenon en UN

(GMT+08:00) 2019-02-15 15:04:15     Redaktoro:Yu

Venezuelo klopodas kolekti subtenon en la UN meze de enlanda politika krizo.

Venezuela ministro pri eksterlandaj aferoj Jorge Arreaza, flankita de reprezentantoj el 16 aliaj landoj, ĵaŭde legis deklaron al raportistoj en la sidejo de la UN en Novjorko.

La deklaro diris, "Hodiaŭ ni anoncas, ke grava grupo de membroŝtatoj de la UN, rilate al la neceso subteni respekton al la principoj de la Ĉarto de la UN, kiuj regas la konduton de la internacia komunumo, decidis organizi nin mem por kunordigi agojn por protekti la ĉarton kaj la rajton de ĉiuj membroŝtatoj."

La deklaro alvokis respekton al la principo de egalaj rajtoj kaj memdecido de la popoloj, respekton al la suverena egaleco de membroj, kaj ne-intervenon en alies internajn aferojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin