Fokusoj de la Semajno (Feb. 15)

(GMT+08:00) 2019-02-15 17:01:44     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris merkrede en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio, kiel unu el la ĉefaj kontribuantoj al la packonserva agado de la UN, faris elstaran kontribuon por restarigo de paco kaj stabileco en koncernaj landoj kaj regionoj kaj por protekto de sekureco de vivoj kaj posedaĵoj de lokanoj kaj plenumis sian internacian devon.

Ekspozicio kun la temo "Ĉina Popola Liberiga Armeo: Forto por Monda Paco" lunde malfermiĝis en la stabejo de la UN en Nov-Jorko. Ĝenerala vicsekretario de la UN Atul Khare diris en la inaŭguro, ke Ĉinio ludis unikan kaj ŝlosilan rolon en la packonserva agado de la UN, kaj sen la subteno de membroŝtatoj, kiel ekzemple Ĉinio, la packonserva agado de la UN ne povus atingi nunan sukceson.

Hua diris, ke la ĉina flanko aprezas la rimarkojn de Khare pri la grava rolo de Ĉinio en protekto de paco kaj sekureco de la mondo. Ŝi akcentis, ke Ĉinio delonge subtenis al kaj aktive partoprenis en la packonserva agado de la UN, kaj volas labori kune kun ĉiuj aliaj partioj por pli multe kontribui al praktiko de la spirito de la Ĉarto de la UN kaj protekto de paco kaj sekureco de la mondo.

Avizo publikigita de la retejo de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergey Lavrov marde telefone konversaciis kun usona ŝtatsekretario Mike Pompeo, avertante Usonon ne interveni en la internajn aferojn de Venezuelo. Li diris, ke la humanitara helpo de Usono al Venezuelo celas rompi la stabilecon de la lando.

La avizo diris, ke parolante pri gravaj diplomatiaj demandoj, Lavrov avertis Usonon ne interveni en la internajn aferojn de Venezuelo per milita ago kaj iu ajn alia rimedo, sed Vaŝingtono minacis tiel agi spite al internacia leĝo. La rusa flanko esprimis sian volon okazigi konsiliĝon pri la venezuela demando laŭ principoj de la Ĉarto de la UN.

Lavrov diris tiutage en gazetara konferenco, ke Usono planas prezenti al la Sekureca Konsilio de la UN projekton de rezolucio pri Venezuelo, kaj la enhavo pri humanitara helpo esence estas provoka rimedo sub la ŝildo de helpo kaj celas rompi la enlandan stabilecon de Venezuelo. Li aldonis, ke Venezuelo havas laŭleĝajn registaron kaj senditon al la UN, kaj se la venezuela popolo bezonas humanitaran helpon, rilataj demandoj devas esti solvitaj en laŭleĝa maniero.

La Oficejo pri Regado de Fremdlandaj Aktivoj sub la Usona Ministerio de Financo marde anoncis novajn sankciojn kontraŭ du iranaj entoj kaj rilataj individuoj, asertante, ke tiuj entoj kaj individuoj estas suspektataj pri malica interreta agado kontraŭ usonaj civitanoj kaj spionado.

Laŭ deklaro publikigita de la Ministerio de Financo, irana organizo, nomata Nova Horizonto, okazigis internacian kunvenon, varbante laborantojn por rilataj iranaj departementoj kaj liverante platformon por kolektado de informoj, kaj tiel fremdlandaj ĉeestantoj de la kunveno, inkluzive de usonaj civitanoj, fariĝis celoj de iranaj sekretaj agentoj. Kvar individuoj estis enskribitaj en la liston de sankcioj pro siaj rilatoj kun tiu irana ento.

Ankaŭ alia irana ento kaj kvin koncernaj individuoj estis enigitaj en la liston pro la akuzo pri malica interreta agado kontraŭ eksaj kaj servantaj laborantoj de la registaro kaj armeo de Usono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin