Xi renkontiĝis kun komerca reprezentanto kaj financa ministro de Usono

(GMT+08:00) 2019-02-15 19:52:12     Redaktoro:Yu

Vendrede en la Granda Popola Halo en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun usona komerca reprezentanto Robert Lighthizer kaj ministro pri financo Steven Munuchin, kiuj venis al Ĉinio por nova ĉina-usona altnivela ekonomia kaj komerca konsiliĝo.

Xi diris, ke ekde la lasta decembro, la ekonomiaj kaj komercaj teamoj de Ĉinio kaj Usono okazigis intensajn kaj utilajn konsiliĝojn, kaj li kelkfoje diris, ke Ĉinio kaj Usono estas strikte interplektitaj kaj interdependaj, kaj kunlaboro estas la plej bona elekto. Li aldonis, ke la ĉina flanko volas solvi ekonomiajn kaj komercajn demandojn inter la du landoj en la maniero de kunlaboro kaj klopodos por atingi interkonsenton akcepteblan por ambaŭ.

Lighthizer kaj Munuchin transdiris al Xi sincerajn salutojn kaj bondezirojn de usona prezidento Donald Trump. Ili diris, ke komercaj rilatoj inter Usono kaj Ĉinio estas tre gravaj, kaj ke post la renkontiĝo de la du ŝtatestroj en Argentino, teamoj de la du landoj intense laboris por efektivigi ilian gravan konsenton, kaj surbaze de la antaŭaj konsiliĝoj, la du flankoj faris profundajn diskutojn pri demandoj de komuna zorgo en la lastaj du tagoj kaj faris novan proreson en traktado de gravaj kaj malfaciaj demandoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin