Ĉinio kaj Usono finis novan altnivelan ekonomian kaj komercan konsiliĝon

(GMT+08:00) 2019-02-15 21:20:47     Redaktoro:Yu

Ĉinio kaj Usono okazigis la sesan altnivelan ekonomian kaj komercan konsiliĝon en Pekino de ĵaŭdo ĝis vendredo.

La intertraktadon ĉeestis ĉina vicĉefministro Liu He, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj estro de la ĉina flanko por la ĉina-usona ampleksa ekonomia dialogo, usona komerca reprezentanto Robert Lighthizer, kaj ministro pri financo Steven Mnuchin.

La du flankoj serioze efektivigis konsenton atingitan de la du ŝtatestroj dum la argentina renkontiĝo en la fino de la lasta jaro kaj havis profundan komunikadon pri temoj de reciproka zorgo, inkluzive de teknologia cedo, protekto pri rajtoj de intelekta proprieto, ne-doganaj barieroj, agrikulturo, komerca ekvilibro kaj efektiviga mekanismo, kaj ankaŭ pri demandoj de la zorgo de Ĉinio.

La du flankoj akordiĝis precipe pri gravaj demandoj kaj havis konkretajn diskutojn rilate al memorando de kompreno pri duflankaj ekonomiaj kaj komercaj demandoj. Ili promesis intensigi sian laboron en la limtempo fiksita de la du ŝtatestroj por la konsiliĝo kaj klopodi por atingi konsenton. Ili konsentis, ke la konsiliĝo estos daŭrigita en Vaŝingtono en la venonta semajno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin