De post la eskalado de la ekonomia kaj komerca konflikto inter Ĉinio kaj Usono en la lasta februaro, la du flankoj okazigis kelkajn konsiliĝojn, tamen estis la unua fojo, ke Xi renkontiĝis kun la usonaj delegitoj, kio signifas, ke ĉi-foje la konsiliĝo faris grandan paŝon antaŭen surbaze de la grava perioda progreso atingita en la vaŝingtona konsiliĝo antaŭ du semajnoj kaj indikas, ke la du ŝtatestroj ĉiam ludas ŝlosilan rolon de gvidado en traktado de la ekonomiaj kaj komercaj demandoj inter la du landoj.
Analizantoj diris, ke dum la renkontiĝo kun la usonaj delegitoj, Xi kelkfoje emfazis kunlaboron, kio montris la sincerecon kaj bonintencon de Ĉinio konvene solvi la demandojn en la maniero de kunlaboro.
Menciinde estas, ke la du flankoj akordiĝis precipe pri gravaj demandoj kaj havis konkretajn diskutojn rilate al memorando de kompreno pri duflankaj ekonomiaj kaj komercaj demandoj. Ili promesis intensigi sian laboron en la limtempo fiksita de la du ŝtatestroj por la konsiliĝo kaj klopodi por atingi konsenton. Ili konsentis, ke la konsiliĝo estos daŭrigita en Vaŝingtono en la venonta semajno.