Almenaŭ 40 homoj mortigitaj en atako en Kaŝmiro regata de Hindio

(GMT+08:00) 2019-02-15 13:01:05     Redaktoro:邱杰明
Suicida atako ĵaŭde en Kaŝmiro regata de Hindio mortigis almenaŭ 40 membrojn kaj vundis 10 aliajn de la Centra Rezerva Polictrupo.

La loka polico diris, ke la atako okazis sur ŝoseo en la distrikto Pulwama je proksimume 27 kilometroj sude de Srinagar, la ĉefurbo de Kaŝmiro regata de Hindio. Je ĉirkaŭ la tria horo kaj kvarono posttagmeze, armitaj banditoj atakis konvojon de la Centra Rezerva Polictrupo per veturilo kun eksplodaĵo.

Hinda ĉefministro Narendra Modi energie kondamnis tiun ĉi okazaĵon per socia komunikilo. Li esprimis kondolencon al la familioj de la mortintoj, kaj deziris al la vundintoj rapide resaniĝi.

Lokaj amaskomunikiloj raportis, ke iu religia organizo deklaris sian respondecon pri la atako.

 

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin