Novaĵoj (Februaro 15)

(GMT+08:00) 2019-02-15 16:37:51     Redaktoro:邱杰明

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 15a de februaro, vendrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj iros al Tajlando por strategia konsiliĝo; Trump eble deklaros krizostaton de Usono. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn!

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying anoncis ĵaŭde, ke ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi faros vojaĝon al Tajlando por strategia konsiliĝo de la 15a ĝis la 16a de februaro.

Hua diris en regula gazetara konferenco, ke Wang iros al Tajlando laŭ la invito de taja ministro pri eksterlandaj aferoj Don Pramudwinai.

La Blanka Domo ĵaŭde publikigis deklaron, dirante, ke usona prezidento Donald Trump subskribos leĝprojekton pri monasigno kaj uzos administrajn rimedojn, inkluzive de deklaro pri krizostato de la lando, por malebligi nacisekurecan kaj humanitaran krizon ĉe la landlimo.

Nancy Pelosi, demokrato kaj prezidanto de la Ĉambro de Reprezentantoj, diris poste, ke la situacio ĉe la landlimo inter Usono kaj Meksiko ne estas kriza, kaj ŝi taksos leĝan rimedon prenotan kontraŭ tio.

Senato kaj la Ĉambro de Reprezentantoj de la usona Kongreso ĵaŭde sinsekve voĉdonis por la leĝprojekto pri monasigno kun la sumo de pli ol 330 miliardoj da usonaj dolaroj por eviti la embarason, ke parto de la federacia registaro estos denove fermita en tiu ĉi financa jaro.

La leĝprojekto estis sendita al la Blanka Domo, kaj ĝi validiĝos post subskribo de prezidento Donald Trump.

Ĵaŭde en la pola ĉefurbo Varsovio, usona ŝtatsekretario Mike Pompeo renkontiĝis kun sud-korea ministro pri eksterlandaj aferoj Kang Kyung-wha. La du flankoj diskutis pri sennukleigo de la Korea Duoninsulo.

La usona Ŝtata Departemento publikigis deklaron, dirante, ke Pompeo kaj Kang diskutis pri klopodoj, kiuj celas puŝi la duoninsulon realigi definitivan kaj komplete kontrolitan sennukleigon, kaj informis unu la alian pri siaj kontaktoj kun la Korea Demokratia Popola Respubliko. Ambaŭ esprimis la volon sindediĉi plu al la triflanka kunlaboro de Usono, Japanio kaj Sud-Koreio.

La brita Ĉambro de Deputitoj ĵaŭde voĉdonis kontraŭ mocio prezentita de ĉefministro Theresa May, kiu postulas ĝian subtenon al revizio de intertraktado pri la retiro el la Eŭropa Unio.

Partaj parlamentanoj el la reganta Konservativa Partio, kiuj subtenas la retiron de Britio el la EU, sin detenis en la voĉdono pro sia maltrankvilo, ke la mocio eble puŝos Brition elimini la eblecon de seninterkonsenta foriro el la EU, kaj tiel la procezo estos prokrastita. Analizantoj opiniis, ke la voĉdono ne havas leĝan devigan forton, tamen ĝi reflektas grandan internan malkonsenton pri la retiro el la EU en la Konservativa Partio kaj difektos la kredindecon de la brita registaro en la intertraktado kun la EU.

Ĵaŭde en la rusa suda urbo Soĉio, rusa prezidento Vladimir Putin, turka prezidento Recep Tayyip Erdogan kaj irana prezidento Hassan Rouhani publikigis komunan deklaron, emfazante la protekton de suvereneco kaj teritoria integreco de Venezuelo.

La tri ŝtatestroj okazigis intertraktadon pri la situacio en Venezuelo kaj la usona decido pri retiro de trupoj el Sirio. Deklaro publikigita post la intertraktado diris, ke la tri landoj firme protektos suverenecon, sendependecon, unuecon kaj teritorian integrecon de Venezuelo kaj observos celojn kaj principojn de la Ĉarto de la UN. Ili opiniis, ke tiuj principoj devas esti ĝenerale observataj, sed ne devas esti detruitaj de iu ajn per ajna agado.

La deklaro diris, ke la tri landoj malakceptas ajnan provon krei novan realaĵon en Sirio sub la ŝildo de batalo kontraŭ terorismo kaj firme bojkotas separisman planon, kiu celas subfosi suverenecon kaj teritorian integrecon de Sirio kaj la sekurecon de ĝiaj najbaroj. La deklaro aldonis, ke efektivigo de la usona decido pri retiro de trupoj el Sirio helpos firmigi la stabilecon kaj sekurecon de Sirio.

Proparolanto de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Maria Zakharova diris ĵaŭde en regula gazetara konferenco, ke Rusio estas preta por partopreni en mediacio pri la demando de Venezuelo, tamen ĝi devas esti okazigita sub la vasta partopreno.

Zakharova diris, ke la mekanismo proponita de Meksiko, Urugvajo kaj karibaj landoj havas vastan inkluzivon, kaj la antaŭkondiĉo pri neniu ultimato vekis la atenton de Rusio kaj gajnis ĝeneralan subtenon de la internacia komunumo. Ŝi diris, ke Rusio estas preta por partopreni en la mekanismo de mediacio, dediĉante siajn klopodojn por sukcesa eliro de Venezuelo el la krizo. Ŝi aldonis, ke ĉiuj rilataj partioj de la demando de Venezuelo devas sin deteni de agoj kaj deklaroj, kiuj eble povas akrigi la politikan situacion en Venezuelo. Antaŭe, rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov jam avertis Usonon ne interveni en la internajn aferojn de Venezuelo.

La 7an de tiu ĉi monato en kunveno, la internacia kontaktgrupo pri Venezuelo adoptis deklaron, alvokante solvi la venezuelan demandon en paca maniero kaj petante Venezuelon okazigi prezidentan elekton kiel eble plej baldaŭ.

Venezuelo klopodas kolekti subtenon en la UN meze de enlanda politika krizo. Venezuela ministro pri eksterlandaj aferoj Jorge Arreaza, flankita de reprezentantoj el 16 aliaj landoj, ĵaŭde legis deklaron al raportistoj en la sidejo de la UN en Novjorko.

La deklaro diris, "Hodiaŭ ni anoncas, ke grava grupo de membroŝtatoj de la UN, rilate al la neceso subteni respekton al la principoj de la Ĉarto de la UN, kiuj regas la konduton de la internacia komunumo, decidis organizi nin mem por kunordigi agojn por protekti la ĉarton kaj la rajton de ĉiuj membroŝtatoj."

Suicida atako ĵaŭde en Kaŝmiro regata de Hindio mortigis almenaŭ 40 membrojn kaj vundis 10 aliajn de la Centra Rezerva Polictrupo.

La loka polico diris, ke la atako okazis sur ŝoseo en la distrikto Pulwama je proksimume 27 kilometroj sude de Srinagar, la ĉefurbo de Kaŝmiro regata de Hindio. Je ĉirkaŭ la tria horo kaj kvarono posttagmeze, armitaj banditoj atakis konvojon de la Centra Rezerva Polictrupo per veturilo kun eksplodaĵo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin