Ĉinio kaj Luksemburgio profundigos praktikan kunlaboron

(GMT+08:00) 2019-02-16 13:08:11     Redaktoro:Yu

Vendrede en Munkeno, altrangaj oficialuloj el Ĉinio kaj Luksemburgio diris, ke Ĉinio kaj Luksemburgio volas profundigi praktikan kunlaboron kaj serĉi komunan disvolviĝon,.

Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ankaŭ direktoro de la Oficejo de Komisiono pri Eksteraj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, renkontiĝis kun luksemburgia ministro pri eksteraj aferoj Jean Asselborn en la 55a Munkena Sekureca Konferenco.

Yang diris, ke rilatoj inter Ĉinio kaj Luksemburgio eniris novan stadion, en kiu duflankaj altnivelaj interŝanĝoj estas oftaj kaj politika reciproka fido kaj ekonomiaj kaj komercaj rilatoj estas pli fortaj. Li diris, ke ambaŭ flankoj devas efektivigi la konsenton de la du ŝtatestroj, kaj senĉese profundigi kunlaboron en tradiciaj kampoj kiel ekzemple financo kaj aviado, kaj ankaŭ en altteknikaj kampoj, por krei novajn brilajn punktojn en pragmata kunlaboro.

Asselborn diris, ke estas plezuro, ke ambaŭ flankoj subtenis oftajn kaj amikajn interŝanĝojn. Luksemburgio kaj Ĉinio atingis fruktodonajn rezultojn en interŝanĝoj kaj kunlaboro en diversaj kampoj, kiel ekzemple financo, investado kaj interpopolaj interŝanĝoj en la lastaj jaroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin