Hindio nuligis statuson de plej favorata nacio al Pakistano

(GMT+08:00) 2019-02-16 13:22:14     Redaktoro:Yu

Hinda ministro pri financo Arun Jaitley anoncis vendrede, ke Hindio decidis nuligi statuson de la plej favorata nacio al Pakistano.

Tiutage hinda ĉefministro Narendra Modi prezidis kunvenon de la Kabineta Komitato pri Sekureco por taksi la sekurecan influon de suicida atako en Kaŝmiro regata de Hindio kaj decidi kontraŭrimedon. Post la kunveno Jaitley diris al la gazetaro, ke atestoj montris, ke Pakistano partoprenis en la okazaĵo

Suicida atako ĵaŭde en Kaŝmiro regata de Hindio mortigis almenaŭ 40 membrojn kaj vundis kelkdek aliajn de la Centra Rezerva Polictrupo.

La loka polico diris, ke la atako okazis sur ŝoseo en la distrikto Pulwama je proksimume 27 kilometroj sude de Srinagar, la ĉefurbo de Kaŝmiro regata de Hindio. Je ĉirkaŭ la tria horo kaj kvarono posttagmeze, armitaj banditoj atakis konvojon de la Centra Rezerva Polictrupo per veturilo kun eksplodaĵo.

Modi energie kondamnis tiun ĉi okazaĵon per socia komunikilo. Li esprimis kondolencon al la familioj de la mortintoj, kaj deziris al la vundintoj rapide resaniĝi.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin