Niĝeriaj aŭtoritatoj diris vendrede, ke 66 homoj estis mortigitaj de ne-identigitaj armitaj bandoj en la regiono Kajuru de la niĝeria norda ŝtato Kaduna antaŭ la prezidenta elekto de la lando
Ŝtata proparolanto Samuel Aruwan diris en deklaro, ke ok vilaĝoj estis atakitaj vendrede matene, kaj inter la mortintoj estis 22 infanoj kaj 12 virinoj. Aruwan diris, ke la kialo de la perforto restas nekonata, kaj sekurectrupoj estis senditaj al la trafitaj lokoj. Li aldonis, ke iuj suspektatoj estis arestitaj pro sia rilato kun la perforto.