Ĉina ŝtatkonsilanto renkontiĝis kun nova ĝenerala sekretario de ŜKO

(GMT+08:00) 2019-02-16 15:26:22     Redaktoro:Yu

Vendrede en Pekino, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun nova ĝenerala sekretario de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) Vladmir Norov.

Wang gratulis Norov pro lia enoficiĝo sur la nova posteno kaj diris, ke la ĉina flanko volas subteni striktan komunikadon kun la Ŝanhaja Kunlabora Organizo por disvastigi la ŝanhajan spiriton, efektivigi rezultojn de la Qingdao-a Pintkunveno, senĉese antaŭenigi kontraŭterorisman kunlaboron, komenci esploron pri la ebleco de liberkomerca regiono, pliigi interpopolajn interŝanĝojn, akordigi konstruadon de la Zono kaj Vojo kun evoluigaj strategioj de diversaj landoj, kaj akceli regionan integran disvolvadon.

Norov diris, ke li aktive plenumos siajn devojn, serioze efektivigos rezultojn de la Qingdao-a Pintkunveno kaj kontribuos por senĉesa disvolviĝo de la organizo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin