Francio esprimis devontigon al efektivigo de irana nuklea interkonsento

(GMT+08:00) 2019-02-17 13:09:54     Redaktoro:Yu

La franca Ministerio de Eksterlandaj Aferoj vendrede publikigis gazetaran komunikaĵon, dirante, ke sub la premiso observi internaciajn konvenciojn kaj utili al internacia sekureco, Francio sin devontigos al la efektivigo de la Komuna Ampleksa Agadplano, interkonsento pri la irana nuklea demando, kaj se Irano plene plenumos siajn rilatajn devojn, Francio subtenos plu la iranan nuklean interkonsenton.

La komunikaĵo diris, ke ĉiuj membroŝtatoj de la Eŭropa Unio konfirmis la neceson preni ampleksan kaj ekvilibran sintenon al Irano. Francio, Germanio kaj Britio starigis specialan mekanismon pri komerco kun Irano por faciligi laŭleĝan komercon kun Irano, kio konformas al leĝo de la EU kaj ankaŭ al la rezolucio 2231 de la Sekureca Konsilio de la UN.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin