Ĉinio kaj Tajlando okazigis strategian konsiliĝon

(GMT+08:00) 2019-02-17 14:23:27     Redaktoro:Yu

Sabate en la taja urbo Chiang Mai, vizitanta ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj taja ministro pri eksterlandaj aferoj Don Pramudwinai okazigis strategian konsiliĝon.

Wang diris dum la konsiliĝo, ke Ĉinio kaj Tajlando estas ampleksaj strategiaj Kunlaboraj partneroj, kaj la du flankoj devas plifortigi strategian komunikadon, intensigi strategian kunlaboron kaj labori kune por fari pozitivan kontribuon al paco, stabileco kaj evoluado de la regiono. Li diris, ke Tajlando ĉi-jare estas deĵoranta prezidanto de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, kaj ke Ĉinio subtenas la konstruadon de la Komunumo de la Asocio kaj plene subtenos Tajlandon dum ĝia servo kiel prezidanto de la Asocio. Li aldonis, ke Ĉinio pretas kunigi manojn kun Tajlando por antaŭenpuŝi la konektecon inter la iniciato Zono kaj Vojo kaj la ĝenerala plano de la Asocio pri konekteco, antaŭenigi regionan interligon kaj daŭripovan disvolvadon, sukcese okazigi la Jaron de Amaskomunikilaj Interŝanĝoj inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, altigi la nivelon de kunlaboro en defendo kaj sekureco kaj akceli la disvolvadon de rilatoj inter Ĉinio kaj la Asocio kaj la kunlaboron en Orient- Azio por atingi pli grandan progreson.

Taja ministro pri eksterlandaj aferoj Don Pramudwinai diris, ke Tajlando kaj Ĉinio ĝuas altnivelan reciprokan fidon kaj profundan amikecon, kun oftaj altnivelaj interŝanĝoj kaj fruktodonaj atingoj en ekonomia kunlaboro. Tajlando bonvenigas la evoluadon kaj revigligon de Ĉinio, esperante, ke Ĉinio ludos pli gravan rolon en konservado de paco kaj disvolviĝo de la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin