Lavrov urĝis ĉiujn landojn kunigi manojn por komune solvi krizojn

(GMT+08:00) 2019-02-17 14:46:12     Redaktoro:Yu

Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergey Lavrovo sabate diris, ke diversaj landoj de la 21a jarcento devas kunigi manojn por komune solvi krizojn, sed ne devas havi la penson de kolonia kaj malvarm-milita epokoj.

Lavrov faris la rimarkojn en la 55a Munkena Sekureca Konferenco. Li diris, ke la mondo eniras danĝeran epokon kun profundiĝo de malnovaj krizoj kaj apero de novaj krizoj. La rusa partopreno en iuj regionoj estas grava faktoro de stabiligo de la situacio. Li akcentis, ke regiona stabileco ne povas realiĝi, se Rusio estas ekskluzivita. Li aldonis, ke ĉiuj landoj ne devas plu havi la penson de kolonia kaj malvarm-milita epokoj, sed devas kunigi manojn por komune solvi krizojn.

Lavrov diris ankaŭ, ke la Eŭrazia Ekonomia Unio kaj la iniciato Zono kaj Vojo, kiujn proponis Rusio kaj Ĉinio respektive, ambaŭ helpas regionan ekonomian disvolviĝon kaj akceli regionajn sekurecan kaj stabilecon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin