Ĉinio urĝas Usonon kaj Rusion reveni al TMDBM

(GMT+08:00) 2019-02-17 15:51:20     Redaktoro:Yu

Altranga ĉina oficialulo diris sabate en Munkeno, ke Ĉinio esperas, ke Usono kaj Rusio revenos al Traktato pri la Mez-Distanca Balista Misilo.

Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ankaŭ direktoro de la Oficejo de Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, faris la rimarkojn post sia tonika parolado en la 55a Munkena Sekureca Konferenco. Yang diris, ke Ĉinio firme rekomendas konservadon de tutmonda stretegia stabileco. La unuflanka deklaro de Usono pri retiro el Traktato pri la Mez-Distanca Balista Misilo hvas seriozajn sekvojn, kaj vekis vastan zorgon de la internacia komunumo. Li aldonis, ke Ĉinio esperas, ke Usono kaj Rusio revenos al Traktato pri la Mez-Distanca Balista Misilo, kaj oponas multflankigon de la traktato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin