Okcidentaj amaskomunikiloj fabrikis falsajn novaĵojn pri "kemiaj atakoj" en Sirio

(GMT+08:00) 2019-02-17 20:24:01     Redaktoro:Yu

Lastatempe tra la tuta mondo disvastiĝis la surpriza novaĵo: produktoro de la Brita Brodkasta Kompanio Riam Balati diris, ke post ses-monata enketo, li konfirmis, ke la videaĵo de "kemiaj atakoj" en la siria urbeto Duma en aprilo de 2018 estis turnita laŭ regisorado. Antaŭ tio, ankaŭ la rusa flanko malkovris detalojn de ellaborado de la videaĵo fare de la okcidento. Tiam, post apero de la videaĵo, Usono, Britio kaj Francio lanĉis aeratakojn kontraŭ Sirio je la preteksto de "kemiaj atakoj" registritaj en la videaĵo.

Estas surprize, ke ĉefaj okcidentaj amaskomunikiloj kaj iuj politikistoj ofte fabrikis tiajn rakontojn kaj falsajn novaĵojn por politikaj kaj militaj celoj. La plej bone konata estas la iraka milito, kiu komenciĝis en 2003. Tiam la usona registaro komencis militan invadon kontraŭ suverena ŝtato sen rajtigo de la UN kaj nur laŭ falsaj atestoj. Pli ol 100 mil senkulpaj irakaj civiluloj estis mortigitaj kaj ĉirkaŭ dekmil usonaj soldatoj oferis siajn vivojn dum la milito. Sed ĝis nun, nur tre malmultaj el la ĉefaj usonaj amaskomunikiloj, kiuj iam disprumpetis pri "kemiaj armiloj en Irako", demandis pri la vereco de la tiel nomataj atestoj.

Lastatempe, iuj okcidentaj amaskomunikiloj raportis, ke fama ujgura muzikisto Abdurehim Heyit mortis en la dua jaro post kondamno al mallibereco, kaj pri tio la turka registaro kritikis Ĉinion. Sed nova videaĵo montris, ke li restas viva kaj estas tre sana. Reprezentanto de turka opozicio Adnan Akfirat diris dum intervjuo kun ĉinaj amaskomunikiloj, ke tio estas mensogo de okcidentaj sekretaj servoj, kaj la kaŭzo kuŝas en tio, ke la turka gazetaro sekvis la okcidentajn amaskomunikilojn kaj perdis sian sendependecon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin