La ĝardeno de persikaj floroj (trad.) | Minosun | Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-02-18 14:35:12     Redaktoro:Li

La ĝardeno de persikaj floroj

 

Verkis Tao Yuanming (352 aŭ 365-427)

Tradukis Minosun

 

Estis Wuling-ano, kiu vivis en la erao Taiyuan (376-396) de la dinastio Jin (265-420) kaj okupiĝis pri fiŝkaptado.

Foje, remante laŭ rivereto, li forgesis, kiom forpasis la irita vojo. Subite al li renkontiĝis persika arbaro. Sur ambaŭ bordoj de la rivereto, sfere de kelkcent paŝoj, neniu alispeca arbo miksis sin inter la persikujoj. La herboj vegetis freŝaj kaj belaj; la petaloj defalis delikate ŝvebantaj. Tiu fiŝisto tre miris pri la vidaĵo. Boati antaŭen li rekomencis, ĉar li intencis trairi la persikarbaron.

La arbaro finiĝis ĉe fonto. Ĉi tie montriĝis monto, el kies kaverno ŝajne elfluis neklara lumeto. Li formetis la ŝipeton kaj eniris en la truon de la monto. Komence la tunelo estis tiel mallarĝa, ke ĝi permesas trairon al nur unu homo, sed je ankoraŭ pli da kelkdek paŝoj ekaperis antaŭ li vasta spaco en plena helo: la tero ebena, la kabanoj en bela ordo. Kuŝas bonaj kampoj, plaĉaj lagetoj, kaj staras morusujoj, bambuoj kaj aliaj plantoj; la surkampaj vojetoj sin interkomunikas; la krio de kokoj kaj la bojo de hundoj aŭdiĝas tie kaj tie; la homoj, ĉu viroj, ĉu virinoj, sin movas por fari kultivadon, en vestoj similaj al tiuj de eksteruloj; kaj la maljunuloj, infanoj, plezuras en sia ago.

Kun granda miro tieuloj vidis lin, kaj demandis, de kie li venis. Li detale respondis. Iu el ili do invitis lin al sia hejmo, kie oni regalis lin per vino kaj kokaĵo. Vilaĝanoj aŭdis pri tiu enmigrinto, kaj ĉiuj venis pridemandi. Ili mem rakontis, ke, por rifuĝi de la malordo de la dinastio Qin (221-206 a.K.), ilia prapatro gvidis siajn edzinon, gefilojn kaj proksimulojn veni en tiun ĉi lokon izolitan, kaj ke ili neniam eliris kaj tial apartigis sin de la mondo. Alvenis el ili la demando, kiu dinastio nun estas. Ili ne sciis pri la dinastio Han (202 a.K.-220 p.K.)–do ne paroli pri Wei (220-265) kaj Jin. La gasto precize parolis pri kion li sciis, dum la aŭskultantoj vesopiris. Kaj ĉiuj aliaj, unu post alia, gastigis la migrulon en sia domo, ankaŭ kun vino kaj manĝaĵo. Post kelkaj tagoj de restado la fiŝisto adiaŭis la lokon, tiam ĉi-lokanoj diris al li: "Ne indu paroli pri ni al aliaj homoj ekstermontaj."

Elirinte, li trovis sian boaton kaj revenis laŭ la antaŭa vojo, kun la faro: meti signon tie kaj tie. Kiam li atingis la urbon de la prefektujo Wuling, li vizitis la prefekton kaj raportis al li pri la okazintaĵo. La regnoficisto tuj ordonis siajn subulojn sekvi la fiŝiston por reveni al la loko, tamen ili ne retrovis la signojn, kaj fine perdis la vojon.

Liu Ziji, nobla ermito en Nanyang, aŭdis pri tio, kaj kun ĝojo planis iri tien. Li ne sukcesis – ne longe poste li mortis de malsano. Kaj de tiam ne plu ekzistis pridemandanto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin