Fermiĝis Munkena Sekureca Konferenco

(GMT+08:00) 2019-02-18 13:02:48     Redaktoro:Shanshan

Dimanĉe en Munkeno, suda urbo de Germanio, fermiĝis la 55a Munkena Sekureca Konferenco. Dum la konferenco, Ĉinio, Germanio, Rusio kaj aliaj landoj prezentis proponon pri konservo de multflankeco kaj akcelo de internacia kunlaboro. Tio gajnis vastan konsenton kaj subtenon de tutmondaj ĉeestantoj.

De la 15a ĝis la 17a de februaro en Munkeno okazis la 55a Munkena Sekureca Konferenco. Ĉeestantoj vaste kaj profunde diskutis pri Transatlantika Partnereco, militaj elspezoj de Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO), irana nuklea interkonsento, demando pri Sirio kaj aliaj temoj.

Prezidanto de la konferenco Wolfgang Ischinger diris en la ferma ceremonio, ke nuntempe la internacia ordo kun la UN kiel la centro frontas defiojn. La internacia komunumo havas komunajn ŝancon kaj respondecon por antaŭenpuŝi perfektigon de la internacia sistemo de reguloj, kaj liveri pli bonan sekurecan garantion por la tuta homaro. Kvankam la Eŭropa Unio frontas la retiron de Britio kaj aliajn krizojn, tamen la Eŭropa Unio ankoraŭ estas vivoplena.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin