Novaĵoj (Februaro 18)

(GMT+08:00) 2019-02-18 16:10:28     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lundo, la 18a de februaro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: ĉina-usona ekonomia kaj komerca konsiliĝo atingis principan konsenton pri ĉefaj demandoj; ĉina altrangulo alvokis tutmondan kunlaboron kaj multflankecon. Sekve estos la programero Saluton, Esperantujo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉinio kaj Usono finis la sesan altnivelan ekonomian kaj komercan konsiliĝon ĵaŭde en Pekino. La du flankoj atingis principan konsenton pri ĉefaj demandoj kaj faris konkretajn diskutojn rilate al memorando de kompreno pri duflankaj ekonomiaj kaj komercaj demandoj. Fakuloj diris, ke se la du flankoj povos atingi interkonsenton, la tutmonda ekonomio profitos de tio.

La du flankoj serioze efektivigis konsenton atingitan de la du ŝtatestroj dum la argentina renkontiĝo en la lasta decembro kaj havis profundan komunikadon pri temoj de reciproka zorgo, inkluzive de teknologia cedo, protekto pri rajtoj de intelekta proprieto, ne-doganaj barieroj, agrikulturo, komerca ekvilibro kaj efektiviga mekanismo, kaj ankaŭ pri demandoj de la zorgo de Ĉinio. De post la renkontiĝo inter la du ŝtatestroj en la 1a de decembro, precipe ekde la mezo de la lasta decembro, la du flankoj havis pli oftajn kontaktojn. Zhu Min, eksa ĝenerala vicdirektoro de la Internacia Mona Fonduso kaj direktoro de la Financa Instituto de la Universitato Tsinghua, diris, ke intertraktado estas bona komenco.

Zhu diris dum intervjuo kun raportistoj, ke estas multaj detaloj en la intertraktado, kaj la du flankoj klopodos atingi rezultojn kaj konkludi interkonsentojn malgraŭ diferencoj.

Dimanĉe en Munkeno, suda urbo de Germanio, fermiĝis la 55a Munkena Sekureca Konferenco. Dum la konferenco, Ĉinio, Germanio, Rusio kaj aliaj landoj prezentis proponon pri konservo de multflankeco kaj akcelo de internacia kunlaboro. Tio gajnis vastan konsenton kaj subtenon de tutmondaj ĉeestantoj.

De la 15a ĝis la 17a de februaro en Munkeno okazis la 55a Munkena Sekureca Konferenco. Ĉeestantoj vaste kaj profunde diskutis pri Transatlantika Partnereco, militaj elspezoj de Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO), irana nuklea interkonsento, demando pri Sirio kaj aliaj temoj.

Prezidanto de la konferenco Wolfgang Ischinger diris en la ferma ceremonio, ke nuntempe la internacia ordo kun la UN kiel la centro frontas defiojn. La internacia komunumo havas komunajn ŝancon kaj respondecon por antaŭenpuŝi perfektigon de la internacia sistemo de reguloj, kaj liveri pli bonan sekurecan garantion por la homaro. Kvankam la Eŭropa Unio frontas la retiron de Britio kaj aliajn krizojn, tamen la Eŭropa Unio ankoraŭ estas vivoplena.

Sabate en Munkeno, altranga ĉina oficialulo diris, ke tutmonda kunlaboro, multflankeco kaj la komunumo kun komuna estonteco por la homaro reprezentas gravan tendencon de nia epoko kaj estas la ĝusta vojo por iri.

Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), faris la rimarkojn en sia tonika parolado: "Labori por la Komunumo kun Komuna Estonteco por la Homaro per Akcelo de Internacia Kunlaboro and Multflankeco" en la 55a Munkena Sekureca Konferenco.

Yang, kiu estas ankaŭ direktoro de la Oficejo de Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, diris, ke hodiaŭ la mondo spertas rapidajn kaj profundajn ŝanĝiĝojn kun kreskantaj necertecoj kaj nestabileco. "Unuflankeco kaj protektismo leviĝas, kaj la multflanka internacia ordo kaj tutmonda administra sistemo alfrontas defion."

Yang aldonis, ke kiel fondinto-membro de la UN kaj konstanta membro de ĝia Sekureca Konsilio, Ĉinio ĉiam apogas multflankecon, sekvas multflankan vojon kaj rekomendas pacon, disvolvadon kaj kungajnan kunlaboron, ludante sian konsekvencan rolon kiel akcelanto de monda paco, kontribuanto al tutmonda evoluo kaj subtenanto de la internacia ordo.

Rilataj donitaĵoj lastatempe publikigitaj de la Nacia Statistika Buroo montris, ke laŭ la nuna kriterio de malriĉeco por la kamparo, ĝis la fino de la lasta jaro, la nombro de malriĉuloj en la ĉina kamparo kalkuliĝis al 16,6 milionoj, je 13,86 milionoj malpli ol la antaŭa jaro.

En la fino de 2012, la nombro de kamparaj malriĉuloj kalkuliĝis al 98,99 milionoj. En la pasintaj 6 jaroj, entute 82,39 milionoj da kamparanoj estis liberigitaj el malriĉeco.

Venezuela ministro pri eksterlandaj aferoj Jorge Arreaza konfirmis sabate, ke li partoprenis en du kunvenoj kun speciala reprezentanto de Usono pri Venezuelo Elliott Abrams por trakti la rilatojn inter la du landoj.

Arreaza diris en deklaroj elsenditaj de venezuela ŝtata televido, "Ni okazigis du kunvenojn, pri kiuj mi ne povas doni detalojn, ĉar mi devas respekti la sekreton de ili, sed okazis kunvenoj, en kiuj ni aŭskultis unu la alian." Arreaza diris, ke en la kunvenoj estis momentoj de streĉeco kaj aperis profundaj malkonsentoj, sed samtempe estis komunaj zorgoj, kaj espereble ili povas klopodi plu surbaze de la dialogo proponita de la Ŝtata Departemento.

Irana ministro pri eksterlandaj aferoj Mohammad Javad Zarif dimanĉe urĝis Brition, Francion kaj Germanion pli multe klopodi por savi la Komunan Ampleksan Agadplanon, interkonsenton pri la irana nuklea demando.

Zarif faris la rimarkojn dum parolado en la 55a Munkena Sekureca Konferenco. Li diris, ke estas ankoraŭ nesufiĉe, ke la tri landoj starigis instrumentan subtenon de komercaj kontaktoj kun Irano, kaj ili devas fari pli da klopodoj por savi la nuklean interkonsenton. Irano ankoraŭ konservas siajn promesojn pri la nuklea interkonsento. Zarif diris ankaŭ, ke estis stultaĵo, ke usona vicprezidento Mike Pence vokis al Britio, Francio kaj Gemranio sin retiri el la irana nuklea interkonsento same kiel Usono, kaj Usono delonge estas ekstreme obstina kontraŭ Irano.

Afganaj amaskomunikiloj raportis dimanĉe, ke intertraktado inter la afgana grupo Talibano kaj la usona delegacio, planita por la 18a de februaro en la pakistana ĉefurbo Islamabado, estos prokrastita.

La afgana novaĵ-agentejo Pajhwok diris, ke pro limigo de vojaĝo, iuj delegitoj de la grupo Talibano ne povas iri al Islamabado. Proparolanto de Talibano, Zabiullah Mujahid, diris, ke la intertraktado kun la usona delegacio devus esti okazigita en la 18a de februaro en Islamabado, sed pro la ekzisto de nigra listo kaj ne-kunlaboro de la usona flanko, ili ne povas iri al Islamabado, kaj Talibano estas senkulpa pri tio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin