Nur kun kunlaboro kaj dialogo la mondo povas esti pli sekura

(GMT+08:00) 2019-02-18 19:20:18     Redaktoro:Xiong

La 17an de februaro la 55a Munkena Konferenco pri Sekureco finiĝis en Mnukeno, Germanio. En la konferenco Ĉinio, Germanio, Rusio kaj aliaj landoj pledis por la protektado de plurflankismo kaj la akcelo de internaica kunlaboro, kaj la pledo estis vaste akceptita kaj subtenita de la ĉeestantoj. En sia parolado en la konferenco Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj estro de la Oficejo de la Centra Laborkomitato pri Eksterlandaj Aferoj, pledo por kaj praktikado de plurflankismo estas komuna elekto de la plejparto de la landoj en la mondo.

La praktiko pruvis: internacia kunlaboro estas la epoka fluo, plurflankismo estas la ĝusta vojo de la homaro, kaj formado de la homara sortkomunumo estas la ĝenerala tendenco. Ĉinio insistas en tio: firme pledi por internacia kunlaboro, protekti plurflankismon, kaj movi la internacian ordon en la direkton pli justan kaj pli senpartian.

En la parolado Yang Jiechi eksplikis la vidpunkton de Ĉinio en la jenaj kvar flankoj: unue, reciproke respekti, aktive formi partnerecon, voli dialogon sed ne antagonismon; due, kune trapasi en sama ŝipo, pledi por nova koncepto pri sekureco, ke ĝi povas esti komuna, sinteza, kunlabora kaj daŭigebla; trie, kunlabori kaj kungajni kaj kune serĉi disvolviĝon kaj prosperiĝon de la tuta mondo; kaj kvare, fari reformon kaj novigon por perfektigi la regadon de la tuta mondo kaj gardi la kernan pozicion de UN en la internaciaj aferoj.

La diplomatia principo praktikata de Ĉinio estas, antaŭ ĉio, "voli dialogon sed ne antagonismon". La nova koncepto "homara sortkomunumo" ne signifas, ke Ĉinio forĵetas la kvin principojn de "paca kunekzistado", sed ke Ĉinio, surbaze de tiuj principoj, igas la tutan homaron realigi al si kungajnon kaj kunevoluadon pere de dialogo kaj kunlaboro. Por atingi la celon Ĉinio opinias, ke, krom dialogo kaj kunlaboro por la mondo, estas necese laŭleĝigi la internaciajn rilatojn kadre de UN – la plej aŭtoritata internacia institucio.

Ĉu la mondo direktiĝas al unuflankismo aŭ al plurflankismo? ĉu al kunlaboro kaj dialogo aŭ al antagonismo? Ĉiuj ĉeestantoj de la Munkena konferenco jam pli frue havis sian respondon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin