Ĉi-jare estas grava jaro por plibonigi la rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio

(GMT+08:00) 2019-02-18 20:35:19     Redaktoro:Xiong

La 18an de februaro, en Pekino, Li Zhanshu, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, diris, ke ĉi-jare estas grava jaro por plibonigi la rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio.

Tiutage Li Zhanshu intervidiĝis kun la delegacio de la japana senato, alveninta al Ĉinio por ĉeesti la 8an kunvenon de la regula interŝanĝa mekanismo inter ĉina kaj japana parlamentoj. Li diris, ke Ĉinio kaj Japanio estas najbaroj inter si, kaj la paco kaj amikeca kunlaboro de la du landoj ne nur alportas feliĉon al la dulandaj popoloj, sed ankaŭ povas fari gravan kontribuon al paco, stabileco kaj evoluo de la regiono kaj la mondo; kaj ke dum la pasinta jaro prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun ĉefministro Abe Shinzo, kaj ili ambaŭ venis en gravan komprenon, kiu kondukas la rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio al ĝusta vojo.

Satoshi Ninoyu, estro de la delegacio, diris, ke Japanio volas plifortigi kontakton kun la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, pliigi kompreniĝon kun ĝi, kaj fari laborojn por la najbareco kaj amikeco de la du landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin