Irano urĝas Brition, Francion kaj Germanion pli multe klopodi por savi nuklean interkonsenton

(GMT+08:00) 2019-02-18 11:33:20     Redaktoro:Yu

Irana ministro pri eksterlandaj aferoj Mohammad Javad Zarif dimanĉe urĝis Brition, Francion kaj Germanion pli multe klopodi por savi la Komunan Ampleksan Agadplanon, interkonsenton pri la irana nuklea demando.

Zarif faris la rimarkojn dum parolado en la 55a Munkena Sekureca Konferenco. Li diris, ke estas ankoraŭ nesufiĉe, ke la tri landoj starigis instrumentan subtenon de komercaj kontaktoj kun Irano, kaj ili devas fari pli da klopodoj por savi la nuklean interkonsenton. Irano ankoraŭ konservas siajn promesojn pri la nuklea interkonsento.

Zarif diris ankaŭ, ke estis stultaĵo, ke usona vicprezidento Mike Pence vokis al Britio, Francio kaj Gemranio sin retiri el la irana nuklea interkonsento same kiel Usono, kaj Usono delonge estas ekstreme obstina kontraŭ Irano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin