13,86 milionoj da ĉinaj kamparanoj estis liberigitaj el malriĉeco

(GMT+08:00) 2019-02-18 14:34:13     Redaktoro:Yu

Rilataj donitaĵoj lastatempe publikigitaj de la Nacia Statistika Buroo montris, ke laŭ la nuna kriterio de malriĉeco por la kamparo, ĝis la fino de la lasta jaro, la nombro de malriĉuloj en la ĉina kamparo kalkuliĝis al 16,6 milionoj, je 13,86 milionoj malpli ol la antaŭa jaro.

En la fino de 2012, la nombro de kamparaj malriĉuloj kalkuliĝis al 98,99 milionoj. En la pasintaj 6 jaroj, entute 82,39 milionoj da kamparanoj estis liberigitaj el malriĉeco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin