Venezuela ministro pri eksterlandaj aferoj konfirmis renkontiĝon kun reprezentanto de Usono

(GMT+08:00) 2019-02-18 14:35:26     Redaktoro:Yu

Venezuela ministro pri eksterlandaj aferoj Jorge Arreaza konfirmis sabate, ke li partoprenis en du kunvenoj kun speciala reprezentanto de Usono pri Venezuelo Elliott Abrams por trakti la rilatojn inter la du landoj.

Arreaza diris en deklaroj elsenditaj de venezuela ŝtata televido, "Ni okazigis du kunvenojn, pri kiuj mi ne povas doni detalojn, ĉar mi devas respekti la sekreton de ili, sed okazis kunvenoj, en kiuj ni aŭskultis unu la alian."

Arreaza diris, ke en la kunvenoj estis momentoj de streĉeco kaj aperis profundaj malkonsentoj, sed samtempe estis komunaj zorgoj, kaj espereble ili povas klopodi plu surbaze de la dialogo proponita de la Ŝtata Departemento.

La ministro pri eksterlandaj aferoj ankaŭ menciis la eblan establon de oficejoj de interesoj respektive en Usono kaj Venezuelo post la rompo de duflankaj rilatoj, kaj tio estas parto de la intertraktado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin