Guangdong: novigado liveras impulson al disvolvado

(GMT+08:00) 2019-02-18 12:46:17     Redaktoro:邱杰明

Doktoro Yuan yuyu studis eksterlande kaj revenis al sia patrolando. Lastatempe li altgradigis sian artefaritan meningon per la tekniko de 3-dimensia printado en laboratorio en la provinco Guangzhou. Kiel la antaŭeniranto de la monda regenera medicino, Yuan aŭskultis la paroladon de prezidanto Xi en la jara sesio de la Nacia Popola Kongreso en la 7a de marto, 2013.

Xi diris, ke disvolvado estas la plej grava afero; kapabluloj estas la plej gravaj resursoj; novigado estas la plej grava movforto. Ĉinio ne povas vere plifortiĝi, se la lando ne koncentris fortojn sur novigado. Forto dependas de novigado, kaj novigado dependas de kapabluloj.

Reprezentanto por la Nacia Popola Kongreso, direktoro de la firmao Medprin, Yuan yuyu diris, ke pli kaj pli multe da teknikaj grupoj revenis al Ĉinio. Ili industriigis pli kaj pli multe da teknikoj.

Gong Guoping, la vicdirektoro de la departemento pri scienco kaj teknologio de la provinco Guangdong, diris, ke prezidanto Xi diris, ke kapabluloj estas la plej gravaj resursoj, kaj ili ĉiamaniere klopodas eksciti sian viglecon kaj movforton por novigado.

En 2019, la unua dokumento de la provinco Guangdong denove koncentras la atenton sur la teknologian novigaon kaj lanĉis novajn politikojn por 12 kampoj. La teknologia novigado fariĝas la kerno de ĉiuflanka novigado. Laŭ la plej novaj donitaĵoj, la nombro de la ŝtatnivelaj altteknologiaj entreprenoj en la provinco Gungdong kalkuliĝis al pli ol 40 mil, kaj per tio la provinco estas inter la unua vicoj de la lando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin