Unu jaro post fondiĝo de Ĉina Komunikila Grupo

(GMT+08:00) 2019-02-19 15:36:06     Redaktoro:Selena

En la 19a de aprilo, 2018, Ĉinio oficiale inaŭguris Ĉinan Komunikilan Grupon. Tio estas parto de la ampleksa institucia reformo de Ĉinio.

Ĉina Komunikila Grupo estas nova brodkasta platformo konsistanta el Ĉina Centra Televido (ĈCTV), Ĉina Nacia Radio (ĈNR) kaj Ĉina Radio Internacia (ĈRI).

La komunikila grupo rapidigis integriĝon kaj transformiĝon post sia fondiĝo: parolistoj de la Ĉina Nacia Radio voĉlegis novaĵojn en fama programo Novaĵoj de la Ĉina Centra Televido; Ĉina Centra Televido, Ĉina Nacia Radio kaj Ĉina Radio Internacia kune faris specialan programon Vespero por Poemoj dum Festo Qingming…En la Pintkunveno de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) en Qingdao en junio de 2018, la informa kanalo de la Ĉina Centra Televido faris specialan programeron, kiu estis samtempe elsendita en platformoj de la Ĉina Nacia Radio kaj Ĉina Radio Internacia.

Ekde la mezo de marto, la Ĉina Komunikila Grupo faris kontakton kaj interŝanĝon kun ĉinaj potencaj ret-kompanioj. En aprilo, Ĉina Internacia Televida Korporacio, akcesora kompanio de la Ĉina Centra Televido, subskribis interkonsenton kun Grupo Alibaba por fari teknikan kunlaboron,flanke de nubo-platformo, granda datumo kaj konstruado de teknologia platformo. En la 1a de aŭgusto, la Ĉina Komunikila Grupo kaj la kompanio Sina akordiĝis pri multaj temoj post komunikado kaj kunordigo kaj konsentis efektivigi kunlaboron en kampoj de memserva komunikilo kaj sociala komunikilo.

Krom integriĝo en raportoj kaj industrioj, la Ĉina Komunikila Grupo ankaŭ fokusiĝis al aferoj de publika bono. En la 29a de junio, la grupo okazigis laborkunvenon pri "redukto de malriĉeco per reklamoj de publika bono". En la kunveno, Shen Haixiong, ĝenerala direktoro de la Ĉina Komunikila Grupo, publikigis tri rimedojn pri tio: unue, plivastigi kovron de ĉirilataj reklamoj de 8 provincoj al 12 provincoj; due, koncernaj kanaloj, frekvencoj kaj novaj mediatoj de la komunikila grupo malfermis rubrikon pri "elimino de malriĉeco" por plifortigi ĉirilatan diskonigon; trie, de julio de 2018 ĝis junio de 2019, la komunikila grupo duobligis kapitalon al la reklamoj de publika bono por helpi al pli multaj lokoj elimini malriĉecon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin