Lunde saud-arabia kronprinco Mohammad bin Salman Al Saud finis la du-tagan viziton al Pakistano. Laŭ la komuna deklaro, publikigita de la pakistana Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj en la sama tago, Saud-Arabio investos 20 miliardoj da usonaj dolaroj koncerne al turismo, minejo, petrolkemio, agrikulturo kaj aliaj kampoj. Por efektivigi koncernajn interkonsentojn, la du landoj establis akordigan komitaton, gvitatan de Mohammad bin Salman Al Saud kaj pakistana ĉefministro Imran Khan.