Grandgolfa Areo Guangdong-Honkongo-Makao – nova motoro de Ĉinio kaj la mondo

(GMT+08:00) 2019-02-19 20:00:02     Redaktoro:Xiong

La 18an de februaro la ĉinaj aŭtoritatoj eldonis "Programon de Disvolva Projekto por Grandgolfa Areo Guangdong-Honkongo-Makao", jam delonge fermentantan, tre klare montrante al la mondo la vojmapon starigi en la estonteco internacian unuklasan golf-areon kaj mondnivelan urbaron. La Grandgolfa Areo Guangdong-Honkongo-Makao, dank' al siaj apartaj kondiĉoj, decidiĝas, ke ĝi, tenante la spiriton de "la pioniroj" en la reformo kaj malfermo de Ĉinio, fariĝos nova koordinato de altkvalita disvolvado en Ĉinio.

Okaze de la 20-jariĝo de la reveno de Honkongo en Ĉinion julie de 2017, la plej supera gvidanto de Ĉinio Xi Jinping ĉeestis la subskribon de "Frama Interkonsento por Profundigi Kunlaboron inter Guangdong, Honkongo kaj Makao kaj Akceli la Konstruadon de la Golf-areo", faritan de, unuflanke, la ĉina Ŝtata Komisiono pri Disvolvo kaj Reformo kaj, aliflanke, Guangdong, Honkongo kaj Makao, kio signifas, ke la konstruado de la Grandgolfa Areo Guangdong-Honkongo-Makao oficiale sin komencis.

En la nova "Programo de Disvolva Projekto por Grandgolfa Areo Guangdong-Honkongo-Makao" sin trovas klara celo: konstrui la grandgolfan areon en vivplenan mondnivelan urbaron, tutmonde influhavan sciencteknikan centron, gravan apogilon de "Zono kaj Vojo", ekzemplan areon de la kunlaboro inter la interna loko kaj Honkongo kaj Makao, kaj bonkvalitan vivsferon.

La Grandgolfa Areo Guangdong-Honkongo-Makao areas 56 000 kvadratajn kilometrojn, la loĝantaro nombriĝas je ĉ. 70 milionoj en la fino de 2017, kaj la titola sumo de ekonomio estas ĉ. 10 000 miliardoj da juanoj. Kvankam ĝia areo estas nur 0,6% de la tuta teritorio de Ĉinio, ĝia loĝantaro estas malpli ol 5% de la tutlanda loĝantaro, sed ĝia ekonomia kontribukvanto superas 12% de la tutlanda GDP. La golf-areo estas unu el la plej malfermaj kaj viglaj areoj en ekonomio.

Nuntempe la monda ekonomio frontas al necertaj kaj nestabilaj faktoroj, kiuj ĉiam pli multiĝas, kaj la tendenco de protektismo leviĝas forte. En tia okazo Ĉinio lanĉis la konstruadon de la Grandgolfa Areo Guangdong-Honkongo-Makao, kaj tio, evidente, liveras al Ĉinio kaj la monda ekonomio novajn motoron kaj movforton.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin