Wang Yi: enmeti novan enhavon en la rilatojn inter Ĉinio kaj Irano

(GMT+08:00) 2019-02-19 20:38:41     Redaktoro:Xiong

La 19an de februaro la ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, Wang Yi, en Pekino intervidiĝis kun la irana ministro pri eksterlandaj aferoj, Javad Zarif. La du kolegoj interŝanĝis opiniojn pri la irana nuklea problemo.

Wang Yi diris, ke nuntempe al la mezorientaj kaj internaciaj situacioj okazas grava ŝanĝiĝo, kaj la rilatoj inter Ĉinio kaj Irano ankaŭ frontas al novaj situacioj. Wang Yi emfazis, ke Ĉinio kaj Irano estas landoj, kiuj havas civilizacion kaj tradicion tra kelkaj miljaroj, kaj nun ili, vizaĝe al momentaj vento kaj pluvo, devas teni strategian spiritoforton, protekti kaj disvolvi la kunlaboron inter Ĉinio kaj Irano, kaj enmeti novan enhavon en la dulandan ampleksan strategian partnerecon.

Javad Zarif diris, ke Irano alte ŝatas la dulandan ampleksan strategian partnerecon kaj rigardas Ĉinion kiel gravan kaj ĉiuflankan kunlaboranton de Irano. Zarif akcentis, ke la iniciato "Zono kaj Vojo" havas tre gravan signifon por Ĉinio kaj Irano, kaj Irano volas aktive partopreni en ĝi, kaj ke Irano esperas, ke Ĉinio ludos pli gravan rolon en la mezorientaj aferoj, kiel ekzemple, en la rekonstruado de Sirio, Irako, kaj en la paca procezo de Afganio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin