Ĉina plej alta leĝdonanto promesis fortigi interŝanĝojn kun Nacia Dieto de Japanio

(GMT+08:00) 2019-02-19 11:18:22     Redaktoro:Yu

La plej alta leĝdonanto de Ĉinio, Li Zhanshu, lunde renkontiĝis kun delegacio konsistanta el pluraj membroj de la Ĉambro de Konsilistoj de Japanio, promesante plifortigi la interŝanĝojn kaj kunlaboron kun la Nacia Dieto de Japanio kaj akceli ĉina-japanajn rilatojn.

Li, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, diris, ke estas gravaj oportunoj alfrontataj de la du landoj ĉi-jare por plibonigo kaj disvolvado de duflankaj rilatoj, ĉar la ĉina-japanaj rilatoj estis revenigitaj al la ĝusta vojo de disvolvado, post kiam ĉina prezidanto Xi Jinping kaj japana ĉefministro Shinzo Abe renkontiĝis tri fojojn en la pasinta jaro kaj atingis gravan konsenton. Li diris, ke la du flankoj devas efektivigi la konsenton de gvidantoj de la du landoj, plifortigi reciprokan fidon pri strategia sekureco, grandigi pragmatan kunlaboron en la kampoj de ekonomio, kulturo kaj interŝanĝoj inter junuloj.

Ninoyu Satoshi, estro de la delegacio kaj membro de la Ĉambro de Konsilistoj de Japanio, diris, ke la Nacia Dieto de Japanio volas plifortigi kontaktojn kaj reciprokan komprenon kun la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio kaj pli multe kontribui al la bon-najbara amikeco inter la du landoj.

La delegacio venis al Pekino por ĉeesti la okan kunvenon de la mekanismo por regulaj interŝanĝoj inter la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio kaj la supera ĉambro de la Nacia Dieto de Japanio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin