Trump: Usono rezervas ĉiujn siajn elektojn pri Venezuelo

(GMT+08:00) 2019-02-19 14:25:24     Redaktoro:Yu

Usona prezidento Donald Trump diris lunde, ke Usono serĉas pacan transdonon de la regpotenco de Venezuelo, tamen ĝi ankoraŭ rezervas ĉiujn siajn elektojn.

Trump faris la rimarkojn dum parolado al societoj de venezuelaj usonanoj en la urbo Miami de Florido. Li esprimis subtenon al Juan Guaido, prezidanto de la Nacia Asembleo de Venezuelo kaj opozicia gvidanto kaj minacis la venezuelan armeon, ke se ili subtenos plu la reĝimon de Nicolas Maduro, Venezuelo perdos ĉion.

Antaŭ tiu tago la usona Agentejo por Internacia Disvolvado diris, ke laŭ la peto de Guaido, helpmaterialoj liveritaj de Usono al Venezuelo estas transportataj al la kolombia-venezuela landlimo, kaj pli da materialoj estos transportitaj al la regiono. La venezuela registaro rifuzis la helpon, kaj postulis, ke Usono nuligu sankciojn kontraŭ la lando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin