Guizhou: protekti ekologian medion kaj riĉigi malriĉaj homoj

(GMT+08:00) 2019-02-19 14:48:37     Redaktoro:邱杰明

Efektivigante la postulon de prezidanto Xi, la provinco Guizhou sekvis la principojn protekti la ekologian medion kaj disvolvi la ekonomion. La provinco Guizhou klopodas krei prosperan kaj mediamikan lokon por homoj per vastregiona ekologia plibonigo kaj grandskla malriĉec-redukto.

Post la ĉina novjaro, 186 mil kadroj kaj ordinaruloj plantis pli ol 1,3 milionojn da arbetoj. Tiu agado de arboplantado daŭris jam 5 jarojn.

Li Ping, direktoro de la Forstokultura Administracio de la provinco Guizhou, diris, ke laŭ la postulo de prezidanto Xi, la tuta provinco klopodis por progreso de ekologia civilizacio. La kovrado de arbaroj kreskis je 1,5 ĝis 2 procentopunktoj ĉiujare.

Chen Shaobo, direktoro de la provinca komisiono pri disvolvado kaj reformo, diris, ke se ili detruus la ekologian medion por profitoj, la gajno ne povos kovri la perdon.

Klara akvo kaj verdaj montoj estas senpreza trezoro. En 2014, la provinco Guizhou la unua lanĉis la regularon por akceli progreson de ekologia civilizacio, kaj krei la ekologian tribunalon pri kazoj koncernaj al ekologiaj damaĝoj.

Sub la bona ekologia medio, la provinco Guizhou disvolvis sektorojn de turismo kaj granda datumo. Nun la proporcio de la verda ekonomio kreskis ĝis 40%. Dum la ĉina novjaro, la nombro de vizitantoj al la vilaĝo Xinbao starigis novan rekordon. La turismaj enspezoj kalkuliĝis al pli ol 17 milionoj da juanoj.

Ĝis la fino de la lasta jaro, 4, 68 milionoj da homoj sin liberigis el malriĉeco en la provinco Guizhou. Ĉi-jare, la provinco Guizhou planas liberigi 1,1 milionojn da homoj el malriĉeco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin