Novaĵoj (Februaro 20)

(GMT+08:00) 2019-02-20 17:14:37     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 20 de februaro, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio urĝas rilatajn flankojn amplekse kaj precize kompreni ĝian leĝon pri informa servo; Ĉina plej alta leĝdonanto interparolis kun irana parlamenta prezidanto. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉinio marde vokis al rilataj flankoj amplekse kaj precize kompreni ĝian Nacian Leĝon pri Informa Servo anstataŭ fari unuflankan ekstertekstan interpreton.

Iuj okcidentaj amaskomunikiloj esprimis zorgojn pri Artikolo 7 de la leĝo kaj sugestis, ke iliaj landoj adoptu restriktajn rimedojn kontraŭ la teknologioj kaj aparatoj de la ĉina firmao Huawei.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang refutis tiajn zorgojn en regula gazetara konferenco. Li diris, ke Artikolo 7 kondiĉas la obligaciojn de organizoj kaj individuoj por laŭleĝe subteni kaj helpi al kaj kunlabori kun la informa servo de la lando, sed Artikolo 8 klare kondiĉas, ke la nacia informa servo devas plenumi sian laboron laŭ leĝo, respekti kaj protekti homajn rajtojn kaj certigi la leĝajn rajtojn kaj interesojn de individuoj kaj organizoj. Li diris, ke li volas scii, ĉu tiuj, kiuj akuzis la leĝon, zorge legis ĝiajn artikolojn, kaj ke li esperas, ke ili rigardos ĝin amplekse kaj komprenos ĝin precize, anstataŭ fari unuflankan ekstertekstan interpreton. Samtempe, ekzistas multaj kondiĉoj en aliaj leĝoj por protekto de la legitimaj rajtoj kaj interesoj de organizoj kaj individuoj, inkluzive de datuma sekureco kaj la rajto pri privateco. Ankaŭ tiuj kondiĉoj estas aplikeblaj por laboro rilata al informa servo.

Li Zhanshu, la plej alta leĝdonanto de Ĉinio, marde interparolis kun vizitanta irana parlamenta prezidanto Ali Larijani, postulante pli fortan kunlaboron por plibonigi rilatojn.

Li, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso (NPK), instigis la du flankojn havi strategian kaj longtempan rigardon en duflankaj rilatoj, senĉese profundigi politikan reciprokan fidon, plifortigi komunikadon kaj kunordigon kaj subteni unu la alian pri demandoj koncernaj al iliaj kernaj interesoj. Li ankaŭ alvokis pli da kontraŭterorisma sekureca kunlaboro kaj pli da reciprokprofita kunlaboro en la kadro de la iniciato Zono kaj Vojo. Li diris, ke malgraŭ profundaj ŝanĝiĝoj de la internacia situacio kaj pliiĝantaj nestabileco kaj necerteco, ne ŝanĝiĝis la ĉina starpunkto protekti la iranan nuklean interkonsenton nek ŝanĝiĝis ĝia devontigo disvolvi ĉina-iranajn rilatojn. Li aldonis, ke dum la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Irano en 2016, la du landoj establis ampleksan strategian partnerecon, malfermante novan ĉapitron en duflankaj rilatoj.

Larijani diris, ke la antikvaj komercaj itineroj de la Silka Vojo atestis la longan historion de interŝanĝoj inter la du landoj, kaj la iniciato Zono kaj Vojo, proponita de prezidanto Xi Jinping donas novajn signifojn al la Silka Vojo. Li diris, ke la irana flanko alte taksas kaj aktive partoprenas la iniciaton Zono kaj Vojo. La irana parlamento volas efektivigi pli da interŝanĝoj kun la Nacia Popola Kongreso kaj subteni reciprokprofitan kunlaboron en diversaj kampoj.

Marde en Pekino, Wang Yi, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj renkontiĝis kun delegacio de usonaj eksgvidantoj, gvidata de Myron Brilliant, plenuma vicprezidanto de la Usona Ĉambro de Komerco.

Wang montris, ke rilatoj inter Ĉinio kaj Usono estas unu el la plej gravaj duflankaj rilatoj de la mondo. Reciprokprofita kunlaboro estas ne nur la ĝusta elekto de la du flankoj, sed ankaŭ ĝenerala deziro de la internacia komunumo. Reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio konformas al la postulo de ĝia disvolviĝo kaj ankaŭ la tendenco de la epoko. Pordmalfermo de Ĉinio pli kaj pli grandiĝos. Se Ĉinio kaj Usono pozitive iras unu kontraŭ la alia, ekonomia kaj komerca kunlaboro ankoraŭ povas ludi ŝlosilan rolon.

Usona flanko diris, ke rilatoj inter Usono kaj Ĉinio estas multdimensiaj, kaj la du landoj devas klopodi por akceli reciprokan interfidon, kaj subteni dialogon kaj kunlaboron pri vastaj internaciaj kaj regionaj demandoj.

La nacia krizostato deklarita de usona prezidento Donald Trump alfrontas pli kaj pli grandajn defiojn. 16 usonaj ŝtatoj inkluzive de Kalifornio lunde komencis komunan proceson kontraŭ Trump pri la nacia krizostato, kiun li deklaris por financi landliman muron inter Usono kaj Meksiko.

La 15an de februaro, Trump anoncis, ke li subskribos nacian krizostaton por grandigi la usona-meksikan landliman muron kaj plenumi sian elektkampanjan promeson. La agado permesos al li uzi administran potencon por akiri monon preterpasante la Kongreson kaj financi la longe promesitan landliman muron.

Demokratoj esprimis fortan oponon kontraŭ la rimedo de Trump. Ili kontestis la verecon de landlima danĝero asertita de Trump, kritikis lin, ke lia unuflanka uzo de administracia povo atencis la leĝdonan rajton, kaj vokis al parlamentanoj de la du partioj kune defendi konstitucion.

La brita ĉefministrejo diris marde, ke ĉefministro Theresa May merkrede iros al Bruselo por intertraktado kun gvidantoj de la Eŭropa Unio pri revizio de la interkonsento koncerna al la retiro de Britio el la EU.

Pakistana ĉefministro Imran Khan marde faris televidan paroladon al la tuta lando, dirante, ke Pakistano volas liveri kunlaboron por enketo pri la lastatempa suicida atako en Kaŝmiro regata de Hindio, kaj petas Hindion liveri atestojn pri rilato de la pakistana flanko kun la atako.

Imran Khan diris, ke se Hindio opinias, ke la pakistana teritorio estis uzata por kreado de terorismo, ĝi devas montri atestojn. Li diris, ke permesi al teroristoj okupiĝi pri terorismaj aktivecoj en la pakistana teritorio ne konformas al la interesoj de Pakistano, ĉar stabiliĝas la situacio en Pakistano.

Suicida atako ĵaŭde en Kaŝmiro regata de Hindio mortigis almenaŭ 40 membrojn kaj vundis 10 aliajn de la Centra Rezerva Polictrupo de Hindio. La hinda Ministerio de Eksterlandaj Aferoj akuzis Pakistanon pri rilato kun la atako. La pakistana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj protestis kontraŭ la senbaza akuzo de Hindio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin