Ĉinio atendas pozitivajn fruktojn akiritajn en la dua renkontiĝo de nordkorea kaj usona gvidantoj

(GMT+08:00) 2019-02-20 17:15:18     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 20a de februaro Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio atendas pozitivajn fruktojn akiritajn en la dua renkontiĝo de nordkorea kaj usona gvidantoj kaj enmeton de nova movforto por sennukleigo kaj konstanta paco sur la Korea Duoninsulo.

Geng Shuang diris, ke Ĉinio ĉiam opinias, ke rekta kontaktiĝo kaj dialogo inter Nordkoreio kaj Usono estas ŝlosila por solvi la problemon de la duoninsulo, kaj Ĉinio ankaŭ ĉiam subtenas Nordkoreion kaj Usonon en la solvo de la problemo per dialogo kaj konsiliĝo; en la pasinta jaro al la situacio de la Korea Duoninsulo okazis grava turniĝo – la renkontiĝo de nordkorea kaj usona gvidantoj en Singapuro finis la seneliran situacion de la problemo, kaj tio estas la rezulto kaŭzita de la penado de ĉiuj flankoj kaj en tio videblas ankaŭ la konsekvenca persisteco de Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin