La 16a renkontiĝo de ĉina, rusa kaj barata ministroj pri eksterlandaj aferoj okazos en Wuzhen

(GMT+08:00) 2019-02-20 19:34:18     Redaktoro:Xiong

La 20an de februaro Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, anoncis, ke la 16a renkontiĝo de ĉina, rusa kaj barata ministroj pri eksterlandaj aferoj okazos la 27an de februaro en la urbeto Wuzhen de la provinco Zhejiang, Ĉinio. Wang Yi, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, prezidos la kunvenon, kaj Sushma Swara, barata ministro pri eksterlandaj aferoj, kaj Sergei Lavrov, rusa ministro pri eksterlandaj aferoj, ĉeestos la kunvenon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin