Ĉinio urĝas rilatajn flankojn amplekse kaj precize kompreni ĝian leĝon pri informa servo

(GMT+08:00) 2019-02-20 10:52:04     Redaktoro:Yu

Ĉinio marde vokis al rilataj flankoj amplekse kaj precize kompreni ĝian Nacian Leĝon pri Informa Servo anstataŭ fari unuflankan ekstertekstan interpreton

Iuj okcidentaj amaskomunikiloj esprimis zorgojn pri Artikolo 7 de la leĝo kaj sugestis, ke iliaj landoj adoptu restriktajn rimedojn kontraŭ la teknologioj kaj aparatoj de la ĉina firmao Huawei.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang refutis tiajn zorgojn en regula gazetara konferenco.

Li diris, ke Artikolo 7 kondiĉas la obligaciojn de organizoj kaj individuoj por laŭleĝe subteni kaj helpi al kaj kunlabori kun la informa servo de la lando, sed Artikolo 8 klare kondiĉas, ke la nacia informa servo devas plenumi sian laboron laŭ leĝo, respekti kaj protekti homajn rajtojn kaj certigi la leĝajn rajtojn kaj interesojn de individuoj kaj organizoj. Li diris, ke li volas scii, ĉu tiuj, kiuj akuzis la leĝon, zorge legis ĝiajn artikolojn, kaj ke li esperas, ke ili rigardos ĝin amplekse kaj komprenos ĝin precize, anstataŭ fari unuflankan ekstertekstan interpreton. Samtempe, ekzistas multaj kondiĉoj en aliaj leĝoj por protekto de la legitimaj rajtoj kaj interesoj de organizoj kaj individuoj, inkluzive de datuma sekureco kaj la rajto pri privateco. Ankaŭ tiuj kondiĉoj estas aplikeblaj por laboro rilata al informa servo.

Geng aldonis, ke Ĉinio esperas, ke rilataj landoj povos vere sekvi la merkatan principon de justa konkurenco kaj liveri justan, senpartian kaj ne-diskriminacian medion al ĉinaj entreprenoj por konduki laŭleĝan komercon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin