Ĉina plej alta leĝdonanto interparolis kun irana parlamenta prezidanto

(GMT+08:00) 2019-02-20 11:14:07     Redaktoro:Yu

Li Zhanshu, la plej alta leĝdonanto de Ĉinio, marde interparolis kun vizitanta irana parlamenta prezidanto Ali Larijani, postulante pli fortan kunlaboron por plibonigi rilatojn.

Li, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso (NPK), instigis la du flankojn havi strategian kaj longtempan rigardon en duflankaj rilatoj, senĉese profundigi politikan reciprokan fidon, plifortigi komunikadon kaj kunordigon kaj subteni unu la alian pri demandoj koncernaj al iliaj kernaj interesoj

Li ankaŭ alvokis pli da kontraŭterorisma sekureca kunlaboro kaj pli da reciprokprofita kunlaboro en la kadro de la iniciato Zono kaj Vojo. Li diris, ke malgraŭ profundaj ŝanĝiĝoj de la internacia situacio kaj pliiĝantaj nestabileco kaj necerteco, ne ŝanĝiĝis la ĉina starpunkto protekti la iranan nuklean interkonsenton nek ŝanĝiĝis ĝia devontigo disvolvi ĉina-iranajn rilatojn. Li aldonis, ke dum la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Irano en 2016, la du landoj establis ampleksan strategian partnerecon, malfermante novan ĉapitron en duflankaj rilatoj.

Larijani diris, ke la antikvaj komercaj itineroj de la Silka Vojo atestis la longan historion de interŝanĝoj inter la du landoj, kaj la iniciato Zono kaj Vojo, proponita de prezidanto Xi Jinping donas novajn signifojn al la Silka Vojo. Li diris, ke la irana flanko alte taksas kaj aktive partoprenas la iniciaton Zono kaj Vojo. La irana parlamento volas efektivigi pli da interŝanĝoj kun la Nacia Popola Kongreso kaj subteni reciprokprofitan kunlaboron en diversaj kampoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin