Britio multe profitis de juana transakcio

(GMT+08:00) 2019-02-20 14:32:09     Redaktoro:Yu

Ekde la dua duono de la lasta jaro, financa giganto Britio multe profitis de la ĉina valuto junao malgraŭ la pliiĝanta premo de la ĉina ekonomia kresko, necerteco de la ĉina-usona ekonomia kaj komerca intertraktado kaj la misfamo de la internacia kapital-merkato kontraŭ juano. La retejo de la ĵurnalo Financial Times lastatempe raportis, ke la juana transakcio superis tiun de sterlingo kontraŭ eŭro en Londono en la fino de la lasta jaro. En la lasta oktobro, la ĉiutaga juana transakcio kalkuliĝis al 73 miliardoj da usonaj dolaroj. Tio reflektis la pozicion de Britio kiel la plej granda centro de juana transakcio ekster Ĉinio.

En 2012, la londona financa urbo komencis la planon pri la centro de juana forborda transakcio. Samtempe, ankaŭ Singapuro, Parizo kaj Frankfurto konkuris por esti centro de forborda juana transakcio. En la konkurado, Britio, kvankam ĝi ne estis la unua partoprenanto, fariĝis la plej granda centro de forborda juana transakcio en la mondo, superante Singapuron, la unuan transmaran centron de forborda juana transakcio, Frankfurton, la unuan centron de forborda juana transakcio en eŭrozono, pro siaj prudento, juĝkapablo kaj agkapablo kiel financa giganto.

Malfermi la financan merkaton kaj akceli juanan internaciigon estas grava agado de Ĉinio en novaj klopodoj por pli larĝa pordmalfermo kaj pli profunda reformo. Londono kiel la plej granda centro de forborda juana transakcio devas firme kapti oportunojn kaj adaptiĝi al la ĝenerala situacio. Estas atendeble, ke pro la subteno de la ampleksa nacia forto kaj granda rezervo de fremdaj valutoj, senĉese fortiĝos la stabileco de juano kaj ĝia internaciigo havos brilan perspektivon kaj vastan spacon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin